Malferma tago ĉe Internacia Esperanto-Arkivo
10:00 - 16:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Dum Printempa Foiro en Diest

Kunveno/Evento

Post duona jaro da laborado, la ejo de Internacia Esperanto-Arkivo (IEspA, Hasseltsestraat 26, Diest) pli malpli aspektas kiel ĝi finfine devos aspekti. Tamen, tute preta ĝi ne estas; ekzemple daŭre mankas kuranta akvo.

Certe multaj enloĝantoj de Diest kaj pasantoj en Hasseltestraat demandas sin kio okazas malantaŭ la domnumero 26. Por interkonatiĝi IEspA malfermos sian pordon por la publiko je jaŭdo, la 17a de aprilo (Printempa Foiro en Diest) kaj je dimanĉo, 27a de aprilo (Erfgoeddag).

Kompreneble ankaŭ flandraj kaj aliaj esperantistoj estas bonvenaj je tiuj tagoj. Ili povos konstati kiel la Esperanto-heredaĵo estas konservata en Diest kaj kio ankoraŭ estas bezonata por fari tion en plej bonaj cirkonstancoj kaj igi ĝin facile alirebla por ĉiuj. Donacintoj 
kiuj kontribuis al la aĉeto de la ejo povos juĝi ĉu la mono estas bone uzata.

Roland Rotsaert
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

iespa.eu
roland.rotsaert(ĉe)gmail.com
Hasseltsestraat 26, Diest

Interesiĝintoj

Administranto