Esperanto Renkontiĝo en Zagórnik Pollando
Ni invitas vin al vilaĝo Zagórnik

Internacia

Ni invitas vin al vilaĝo Zagórnik .

Zagórnik estas vilaĝeto en suda Pollando  kiu situas- 70 km de Krakovo kaj 35 km de Bielsko-Biała. 
 
Skribante pri ĉi tiu vilaĝeto, oni povas komenci tiel: "malantaŭ la montoj, malantaŭ la arbaroj..." kaj estos vera por la plej multaj el la loĝantoj, krome, verŝajne la vortoj "Zagórnik" estis derivitaj de la vortoj: " malantaŭ la montoj".
 
Vi ankaŭ povas komenci tiel:
 

“Subbeskida, pitoreska eta nia loko estas.

Ni Zagórnik, ni Pollando, la Patruj' de l' Esperanto.

Vin el sudo, oriento, kaj el nordo okcidento.

Ni invitas al Polujo, per la pano kaj salujo.”*

                                                                                       * fragmento de la lerneja himno

Ĝuste ĉi tie loĝis kaj laboris pastro Leszek Solakiewicz, kiu esperantigis la vilaĝon antaŭ pli ol 35 jaroj kaj estis la konstruanto de la loka preĝejo. 
En Zagórnik estas Elementa  Lernejo  nomita je la nomo Ludoviko Zamenhof.

Dum la renkontiĝo, interesa turisma programo: 
-vizito en Zagórnik/elementa lernejo, preĝejo, naturloko "Łupki Wierzowskie " 
-vizito al la Lerneja Astronomia Observatorio en Sułkowice Bolęcina kaj projekcio en la lerneja planetario
-promenado sur la itinero: Kocierz /875 metroj super la marnivelo - Cisowa Grapa /810 metroj super la marnivelo /, Montopinto Żar- Akvobaraĵo en Porąbka ,
-trajnvojaĝo al Bielsko- Biała. 


Ni ofertas loĝadon en Centrum Bukowiński en Zagórnik en turismaj kondiĉoj.
 Ĉambroj por 2 kaj 3 personoj. Prezo por 1 nokto  50,00 zł.

Informoj kaj sciigoj: novtur@onet.eu



📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

novtur(ĉe)onet.eu
Zagórnik

Administranto
User profile picturePaweł Nowak