🖥 Kunveno de la londona Esperanto-klubo
19:00 - 20:00
Eŭropo/Londono
Elekti horzonon
Reta prelego dum unu horo

InternaciaLoka

Prelego de bona esperantisto pri variaj temoj.

Bernard Larue "Lunoj de Jupitero": 
Jupitero posedas 72 konfirmitajn lunojn. 4 el ili havas diametron de pli ol 3000 km, simile al nia Luno, kaj ili estas tiom interesaj ke la Eŭropa spacagentejo preparas esploradon de ili por 2022. Male multaj aliaj ne atingas 5 km en diametro, kaj orbitas nekutime ĉirkaŭ la giganta Jupitero. Dum malfacilas vojaĝi nuntempe sur la Tero, mi proponas al vi vojaĝon al tiuj foraj, glaciaj kaj mirindaj mondoj."


Se vi volas partopreni, sendu mesaĝon al ni kun via retadreso por ke ni sendu al vi vendrede la ret-adreson sur kiun vi klaku por partopreni; vi troviĝos en virtuala ĉambro kaj povos paroli kun aliaj esperantistoj.

Ni ankaŭ strebas registri/kapti la prelegon kaj la postan demand/diskut-sesion. Vizitu nian jutuban kanalon.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto.org.uk/lek/lek.htm
lek.sekretario(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto