🖥 Kodaj nomoj
18:00 - 19:00 (MET)
Eŭropo/Prago
Elekti horzonon
Ludo

InternaciaLoka

Kodaj nomoj (angle Code Names, ĉeĥe Krycí jména) estas ĉeĥa tabla vortludo de Vlaada Chvatil. La ludo estas monde populara, ĝi jam estis eldonita en 30 lingvoj, ne nur eŭropaj. Ĉar dum pandemio ne eblas ludi en ludklubejoj, eldonisto de la ludo lanĉis retan version de la ludo. Nia klubo tradukis la retejon kaj vortojn.
Ni trovis, ke en Fracujo estas esperantista grupo, kiu ludas Kodajn Nomojn rete. Ni estas feliĉaj, ke nia laboro estas utila kaj la ludo estas ludata. Feliĉe ni ankaŭ trovis, ke la francoj ludas en la sama tempo, kiam okazas renkontiĝo de nia klubo.
Tial tiu ĉi reta renkontiĝo estos vere internacia, ni kunigos al grupo de Fransoazo Oazo.
Detaloj pri tiu aranĝo vi vidos en evento de ĉeforganizanto:

https://eventaservo.org/e/89f152

Se vi ankoraŭ ne scias, kiel ludi la ludon, spektu registraĵon ĉe Jutubo:

https://youtu.be/yYi2IGC62zw

La programo povas ŝanĝiĝi. Programo pro venonta renkontiĝo estas publikata kiel okazaĵo en kluba fejsbuka paĝo. Niaj membroj kaj favorantoj ricevas invitilon ankaŭ retpoŝte.

kodaj-nomoj-rete600.png 184 kB
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉