🖥 Membrokunveno de BEMI
15:40 - 17:30 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
La supera organo de BEMI kunvenas por decidi pri la plua evoluo de la asocio.

Kunveno/Evento

BEMI, la Biciklista Esperantista Movado Internacia, faka sekcio de TEJO, invitas vin ĉiujn al hibrida membrokunveno en ĵaŭdo, la 1-a de januaro 2026.
Vi do povos partopreni aŭ korpe ĉeestante, aŭ per interreto.

La membrokunveno estas la supera organo de BEMI, kiu decidas pri la plua evoluo de nia asocio.

Ĉi-foje la kunveno estas grava ankaŭ pro tio, ke estos ŝanĝoj en la konsisto de la estraro.

Memoru, ke BEMI ne konas formalan membrecon; ni simple invitas ĉiujn homojn, kiuj parolas Esperanton kaj ŝatas bicikli, konsideri sin membroj de BEMI.
Se tiuj kondiĉoj veras por vi, vi povas veni, diskuti kun la aliaj membroj, kandidatiĝi por postenoj, kaj decidi.
Tio eblas por homoj de ĉiuj aĝoj. Nur la reprezentanto de BEMI en la komitato de TEJO devas esti individua membro de TEJO, kaj do en TEJO-aĝo (ĝis 35 jaroj).

Nia tradicia loko por ĉeesti korpe estas la renkontiĝo JES (Junulara Esperanto-Semajno) kiu ĉi-foje okazos en Burg(Spreewald), Germanujo.
Detalojn pri tiu renkontiĝo vidu je https://jes.esperantojugend.de/

La membrokunveno okazos en la lernejo “Mina Witkojc”, Bahnhofstraße 10, 03096 Burg (Spreewald), ekde 15:40 loka tempo (UTC+1).

Rete vi povos partopreni per Zoom.
La ligilon ni diskonigos kelkajn tagojn antaŭ la evento.
Por informiĝi, kiel traduki inter UTC+1 kaj la tempo de via propra horzono, ni rekomendas la servon https://time.is/UTC?lang=eo

Propono de tagordo:
1. Enkonduko, konstato de decidkapablo
2. Elekto de kunsidestro
3. Elekto de protokolanto
4. Eventualaj ŝangoj en la tagordo
5. Raporto de la estraro
  5.1. karavanoj
  5.2. BEMI-semajnoj
  5.3. BEMI-ekskursoj
  5.4. grupo 'BEMI en Afriko'
  5.5. ekspozicio pri Lucien Péraire en Varsovio
  5.6. BEMI-ĉemizoj
  5.7. BEMI-trofeo
6. Elekto de funkciuloj
  6.1. estraranoj
    Laŭ mia scio, plejparto de la estraro intencas daŭrigi sian oficon,
    sed du gravaj estraranoj demisios en la tago de la membrokunveno:
    - Lars Sözüer, la Ĝenerala Sekretario, planas kun sia edzino komenci
      serion de longaj biciklovojaĝoj, dum kiuj li ne plu povos taŭge
      plenumi la taskojn de Ĝenerala Sekretario, eĉ se ili ne estas multaj.
      Por havi sufiĉan tempon por doni al posteulo informojn kaj konsilojn,
      la taŭga tempo por ŝanĝi la Ĝeneralan Sekretarion estas nun.
      Pripensu, ĉu vi ŝatus kandidatiĝi.
    - Christine Brücker, estrarano pri informado, estas la edzino de Lars,
      do la samaj konsideroj validas ankaŭ por ŝia posteno.
      Bonvolu pripensi, ĉu vi fariĝu estrarano pri informado.
  6.2. komitatano
    Kiel faka sekcio de TEJO, BEMI sendas reprezentanton en la TEJO-komitaton.
    Kutime BEMI ne bezonas multe da rekta reprezentado; la posteno utilas
    ĉefe por doni al homoj, kiuj alimaniere ne povus facile elektiĝi komitatano,
    la ŝancon sperti la laboron de nia tegmenta organizo kaj partopreni 
    en ĝia demokratia stirado.
  6.3. konsilantoj
    La konsilantoj de BEMI estas funkciuloj, kiuj iam estis sufiĉe aktivaj,
    ekzemple kiel estraranoj, sed nun kunlaboras en la dua vico.
    La estraro kutime invitas la konsilantojn al siaj kunsidoj, kie
    ili partoprenas en la diskutoj, sed ne havas voĉon por decidoj.
7. Decidproponoj de la membroj
8. Planoj por 2026
  8.1. karavanoj
  8.2. BEMI-semajnoj
  8.4. aliaj ideoj
9. Ceteraĵoj

Ni strebu ne perdi tempon kun negravaĵoj kaj prefere finu multe antaŭ la tempo ĝis kiam la salono estas por ni rezervita (17:30). 
Tiel ni havu post la kunveno ankoraŭ tempon por fari ion pli amuzan.

Amike kaj bicikleme,
Lars Sözüer
Ĝenerala Sekretario de BEMI
Biciklista Esperantista Movado Internacia
Faka sekcio de TEJO
https://bemi.tejo.org

Informoj

bemi.tejo.org
bemi-estraro(ĉe)tejo.org
Bahnhofstraße 10

Interesiĝantoj

1

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

User profile pictureLars Sözüer

Administranto