Kafo, kuko kaj... Esperanto
11:00 - 13:00
Eŭropo/Londono
Elekti horzonon
Surloka renkontiĝo!

Loka

Post pli ol du jaroj, revenis la surlokaj renkontiĝoj de la Esperanto-grupo de Reading, Oksfordo kaj Tamiza Valo. Ni bonvenigas ĉiajn parolantojn de Esperanto, de la komencantoj ĝis la spertuloj. Se vi neniam babiladis en la lingvo, venu kaj ekparolu! Ni ĉiuj estas tie por uzi la lingvon kune.

La kunveno komenciĝos je la 11:00 matene en la centro de la urbo Reading. La preciza loko estas decidota kaj dependos de la kvanto da partoprenantoj. Ĝi tre verŝajne estos iu kafejo en la centro de la urbo, ne tro for de la stacidomo. Vi ekscios la ejon post ol vi aliĝos al la kunveno.

NB: Bv. sciigi nin pri via intenco ĉeesti. Tial ni scios kiom da homoj ni atendas kaj povos pli bone elekti la renkontiĝejon.

Venu por uzi vian Esperanton kun aliaj parolantoj en amika etoso.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.meetup.com/Reading-Esperanto-...
mbaesperanto(ĉe)btinternet.com

Interesiĝintoj

Administranto