🖥 Reta Kunveno kun Mirejo
17:00 - 19:00 (MET)
Eŭropo/Zuriko
Elekti horzonon
Momento por paroli, ion prezenti aŭ nur aŭskulti. Praktiki la lingvon. Ne temas pri kurso.

Alia

ILEI spronas.     Mirejo ekagas.

Mireille Grosjean, emerita instruisto pri lingvoj, proponas retajn kunvenojn por doni eblon al esperantistoj uzi nian lingvon kaj progresi en parol- kaj komprenkapabloj. La nova eblo origine koncernas la homojn en Svislando, sed aliaj personoj estas bonvenaj.

Ŝi trovas inspiron en la farmaniero de Sinjoro Yamakawa el Tokyo, Japanio. Vidu prian artikolon.

Ŝi prezentis diversajn strukturojn kaj daŭrojn por tiaj mallongaj kontribuoj. Vidu prian artikolon.

Do personoj, kiuj deziras paroli Esperanton, povas prepari mallongan tekston pri iu temo, konsekvence ili devos prepari sin esplorante pri la bezonataj vortoj. Antaŭ la kunsido ili ekrilatu kun Mirejo kaj anoncu sian temon. Dum la kunsido ili povos legi sian tekston, sed ili ankaŭ devos respondi al demandoj, do paroli libere. La kunsido aspektos kiel mozaiko de diversaj prezentaĵoj.

Ŝi organizos retsurfacon por la grupo kaj anoncas la datojn :

Kutime lunde de la 17-a ĝis la 19-a horo (UTC+1 ĝis la fino de marto, poste UTC+2)

30 jan                  20 feb

6 mar                   20 mar

3 apr                    17 apr

1 majo                 15 majo               29 majo

12 jun                  26 jun

10 jul                    24 jul

La interesatoj skribu al Mirejo kaj ili ricevos de ŝi la ligilon. Ŝia retadreso : mirejo.mireille@gmail.com

Ĉiu sentu sin libera proponi temon, aŭ nur aŭskulti. La daŭro ne nepre estu 6 minutoj aŭ 16 minutoj. Ĝi povas esti malpli ol 6 minutoj. Ĝi ne povas esti pli ol 16 minutoj.

Ne temas pri kurso. Se aperas ia gramatika malfacilaĵo, demando aŭ konstanta eraro, la afero estos traktata post la reta kunveno nur kun la koncerna persono.

La retaj kunvenoj kun Mirejo okazas sub la aŭspicioj de Svisa Esperanto-Societo kaj Svisa ILEI-Sekcio.

Ĝis baldaŭ en la Reto !

Elkore salutas Mirejo

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj