NULIGITA pro la kronviruso
Internacia Junulara Festivalo

Internacia

Ankaŭ je 2020 revenas unu el la plej gravaj kaj mojosaj junularaj esperantistaj kunvenoj en Eŭropo, la Internacia Junulara Festivalo (IJF), organizita de la Itala Esperantista Junularo (IEJ).

Ĉi-jare la Festivalo vin portos al malkovro de itala regiono kiu ekde longa tempo ne plu gastigis IJF-n, unu el la plej gravaj lokoj de la itala historio kaj kulturo, aŭ plibone, kie Italujo mem naskiĝis: Piemonto. Unu el la plej ekonomie gravaj italaj regionoj, Piemonto estas loko kun longa historio, kie la reĝa familio Savoja elektis sian rezidlokon, kie Italujo ekhavis sian imperion, kie gravuloj, politikistoj, sciencistoj kaj eĉ sorĉistoj vivis kaj agis ekde la romia epoko. Regiono tre alloga por sportaj kaj promenemaj personoj, por bongustuloj kaj kulturŝatantoj, tutcerte proponos al vi nekredeblan restadon.
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉