🖥 🐀RB_Hameln: 🎶5-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago!
20:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Klubkunveno de la Ratkaptista Bando Hameln

InternaciaLoka

Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn!
Ĉar la Sumpfblume ankoraŭ estas fermita merkrede, ni renkontiĝas hodiaŭ nur virtuale per Zoom!

Detala programo:
17.02.2021:     20.00 horo virtuala kunveno per Zoom:     5-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago!
Vi havas la eblecon prezenti unu el viaj plej ŝatataj Esperanto-kantoj kaj post la prezentado ni voĉdonas kaj elektas la kanton de la tago.
Kantoparado - Christina Dichterliebchen zupft. by wolfgraebel is licensed under CC BY-NC-ND 2.0.jpg 299 kB
Reguloj:
- Entute estas prezentitaj 9 kantoj.
- Ĉiu povas sendi ĝis 24 horojn antaŭ la kunveno unu deziratan kanton (kun la ligilo ekz. al jutubo) al la adreso hameln@esperanto.de .
- Elektado dependas de la alventempo de la retpoŝto. Sed preferataj estas la deziroj de la klubaj membroj. Se venas pli da kantoj, ili povas esti ludataj en la sekva Kantoparado.
- Post la prezentado de ĉiuj kantoj (fare de la proponantoj) ĉiu partoprenanto en la virtuala Zoom-ĉambro rajtas voĉdoni (per ligilo al la paĝo de PollUnit, kiu aŭtomate kalkulas la voĉojn).
- Disdonado de poentoj: Ĉiu rajtas voĉdoni por 3 el la prezentitaj kantoj:
la kanto, kiu plej plaĉas al li/ŝi, ricevas 4 poentojn,
la sekva 2 poentojn
kaj por plia kanto li/ŝi rajtas doni ankoraŭ 1 poenton.
(Se tio ne plaĉas al vi, per PollUnit eblas disdoni viajn 7 poentojn ankaŭ alimaniere, ekzemple 4 por la unua, 3 por la dua, aŭ al sep kantoj po 1 poento, aŭ simile.)
- Post adicio de la poentoj ni ekscias, kiu estas la Kanto de la tago.
- La kantoj sur rango 1 ĝis 3 denove estos prezentataj en la sekva Kantoparado (ĉirkaŭ post 3 monatoj), kune kun 6 nove dezirataj, kaj ili povas esti reelektitaj maksimume 6 fojojn kaj poste denove proponita post unu jaro.
- Multan plezuron! 

La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09 . Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto .  Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hameln@esperanto.de

5-a Kantoparado Rezulto.PNG 889 kB
Proponoj dum la Kanto-Parado je la 17.02.2021:
1) Waltraut: 2:56 Haleluja - Manno Montanna (origine Leonard Cohen) https://www.youtube.com/watch?v=W8WVKE8OZeI
2) Anjo: 4:51 Jen flirtas rev‘ – Anjo Amika https://www.youtube.com/watch?v=wvunkp2Sfqg
3) Paŭlo: 3:32 La vivo rozas – Joëlle Rabu (origine Edith Piaf) https://www.youtube.com/watch?v=dHPQl-nOrUQ
4) Inge: 3:23 Somertemp‘ – Nikolin‘ (el „Porgy and Bess“ de George Gershwin) https://www.youtube.com/watch?v=0uUTFNOKwR8
5) Julia: 3:03 Malantauen - La Perdita Generacio https://www.youtube.com/watch?v=TFYRmBfwFTw
6) Conny I: 3:42 Rimini – Gianfranco Molle + Marcella Fasani https://www.youtube.com/watch?v=ihMAVieRJaY
7) Marina M.: 2:04 Lavango – Chelsea Moses (origine Fleetwood Mac) https://www.youtube.com/watch?v=UOwLbZb12LY
8) Santiago: 3:33 Reklamo al silento – Team‘ https://www.youtube.com/watch?v=-ivJSLyFdrM
9) Raia: 4:59 Kien iris ĉiuj floroj – Manŭel Rovere + Jany (origine Pete Seeger) https://www.youtube.com/watch?app=desktop&v=X-b3QxYhBv8

Rezultoj kaj statistikoj de la voĉdonado estas videblaj ĉi tie:
https://pollunit.com/de/polls/29-w02lgpy9dbvov9tbnrg kaj https://pollunit.com/de/polls/29-w02lgpy9dbvov9tbnrg/evaluations
Poentoj 5-a Kantoparado.PNG 33,4 kB
Venkintoj post la voĉdonado (39 partoprenantoj) kaj venontan fojon denove ĉeestos:
1-a rango kun 51 poentoj: Haleluja – Manno Montanna
2-a rango kun 37 poentoj: Reklamo al silento – Team'   
3-a rango kun 36 poentoj: Lavango - Chelsea Moses  
 
5-a Kantoparado Landoj.PNG 50,5 kB
Foto: ©  "Christina Dichterliebchen zupft." by wolfgraebel is licensed under CC BY-NC-ND 2.0 

Aldonaj informoj:
 
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉