Literatura Konkurso 2020 de Bjalistoka Esperanto-Societo
Pandemio – neĉiutaga ĉiutageco

Konkurso

Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko kaj Bjalistoka Esperanto-Societo anoncas la 10-an literaturan konkurson „Esperanto ligas homojn” por rakonto sub la titolo „Pandemio – neĉiutaga ĉiutageco”.

La verkojn oni povas liveri ĝis la 30a de septembro 2020 persone en Centro Ludoviko Zamenhof ĉe la strato Warszawska 19 en Bjalistoko — „Esperanto-Libraro” en la horoj 13.00-17.00 aŭ sendi la tuton en bone protektanta koverto al la adreso:

Białostockie Towarzystwo Esperantystów 15-001 Białystok 1, skr. poczt. 67, kun la alskribaĵo Literatura Konkurso „Pandemio – neĉiutaga ĉiutageco”.

Oni anoncos la rezulton kaj disdonos la premiojn la 13an de decembro 2020 dum la 21-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj.

Se vi havas demandojn, kontaktu nin per retpoŝto aŭ telefonnumero +48 791 856 034

Przemysław Wierzbowski, Prezidanto de BES 
Jolanta Gadek, Direktoro de Podlaĥia Libraro
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

espero.bialystok.pl/eo/literatura...
f14kp(ĉe)ksiaznicapodlaska.pl
Warszawska 19

Interesiĝintoj

Administranto