Impresoj pri la Virtuala Kongreso de Esperanto
13:00 - 15:00 (MET)
Eŭropo/Amsterdamo
Elekti horzonon
Partoprenantoj rakontas pri siaj impresoj pri la VK kaj diskutos

Internacia

La  Dua Virtuala Kongreso de Esperanto okazis inter la 17a kaj 24a de julio pasintaj. Ĝin partoprenis 1829 personoj (se oni rigardas la liston en la retejo vk.event.com). Estis multaj programeroj, kiel la Internacia Kongresa Universitato, diskuto pri interkultura kompetento, prezentoj de landaj asocioj, Tago de la Lernejo, komitatkunsidoj, kunsidoj de fakaj asocioj, filmoj, babilejoj kun 
aŭ sen babilgvidanto, virtualaj ekskursoj, ĉi foje al Jerusalemo, Pekino, kaj bicikla ekskurso, muziko el diversaj landoj, k.t.p. 
Dum la grandaj kunvenoj la tekniko bone funkciis, sed dum malgrandaj babilejoj (Jitsi) kelkfoje ne. 
Kiaj estas viaj impresoj pri la Virtuala Kongreso? 
Rakontu kaj diskutu!
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto-nederland.nl
ajf.dewit(ĉe)ziggo.nl
Amsterdamo

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureBert de Wit