🔶 Ludoj en Esperanto: Skrablo, kartludoj, ktp
13:30 - 17:00
Ameriko/Halifax
Elekti horzonon
Ludu kun ni - por ĉiuj niveloj

Loka

Ni neformale ludos kartlodojn, Pente, Go, kaj Skrablo dum socia renkontiĝo ĉe la Halifaksa Centra-Biblioteko. Sed ne nur normala 'Scrabble' en Esperanto ...grandega Esperanto Ultra-Skrablo por 2 - 8 ludantoj! Venigu viajn EO-vortarojn! Premioj estos haveblaj. Se estas tempo, ni ankaŭ ludos Kartoj kontraŭ Espernatujo.

Estas bona ŝanco lerni la vortprovizon de ludoj en Esperanto.

Ni renkontiĝu ĉe Pavia Kafejo (ĉefa etaĝo, ni havos Esperantan flagon sur la tablo), kaj poste ni iros al plej grandaj tabloj supre en la biblioteko (RBC Education Room, 3a etaĝo), je la 14a horo.

Esperanto Nov-Skotio estas malferma al iu ajn, kiu interesiĝas pri la Esperanto-movado kaj kulturo, aŭ pri lernado de Esperanto. Ni bonvenigas parolantojn de ĉiuj kapabloj, precipe komencantojn. Lernantoj de Duolingo estas tre bonvenaj!

Niaj eventoj ĉe Duolingo: https://events.duolingo.com/halifax-esperanto/ 
Niaj eventoj sur Meetup: https://www.meetup.com/Esperanto-Halifax 


NB: Nova EO retludo 

7 Literoj estas socia vortludo (similas al Skrablo) por Androido kaj retumiloj. Ludu kaj babilu interrete!

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉