🖥 Bernhard Tuider [AT] "Esperanto Muzeo en Vieno"
20:00 - 23:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Bernhard Tuider [AT] "Esperanto Muzeo en Vieno"

Loka

La titolo de la prelego estas fakte "La Esperantomuzeo kaj la Kolekto por Planlingvoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko".
 
La Kolekto por Planlingvoj kaj la Esperantomuzeo – fonditaj en 1927 kiel „Internacia Esperanto-Muzeo en Wien“ – fariĝis en sia preskaŭ centjara kolekta laboro tre ampleksa fakbiblioteko por Esperanto kaj interlingvistiko. La instituto ne estas nur biblioteko kaj muzeo, sed ekde la fondo ankaŭ kolektas diversajn dokumentojn kaj arkivaĵojn de gravaj personoj kaj institucioj en la vasta kampo de interlingvistiko.
La prelego donas superrigardon pri la historio, havaĵo, celoj kaj projektoj de la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo.

===================

Tiu ĉi programero okazos kunlabore de la Londona Esperanto-Klubo ekde la 20a horo loka tempo en interreto per "ZOOM".

Petu la enirkodon ĉe esperanto-antwerpen@esperanto.be antaŭ 18:00 CET.
Vi tiam ricevos retmesaĝon kun informoj vendredposttagmeze.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉