Spiros Sarafian estis:
•
verkisto de grekaj beletraj kaj poeziaj verkoj,
•
kreinto de propra instru-metodo por Esperanto, kaj aŭtoro de
greko–esperantaj kaj
esperanto–grekaj vortaroj,
•
tradukisto de grekaj klasikaj aŭtoroj en Esperanton (Herodoto, Platono, Plutarko k.a.),
•
pedagogo kiu lasis profundan spuron en la greka esperantista komunumo.
Dum la evento estos prezentataj fotoj, filmetoj kaj arkivaĵoj el lia vivo kaj agado, kaj oni aŭdos mallongajn paroladojn de:
Estos ankaŭ mallongaj intervenoj de amikoj, lernantoj kaj kunlaborantoj.
Lingvo de la evento
La ĉi-foja omaĝo okazos en la greka lingvo, ĉar partoprenos multaj amikoj kaj konatoj de la familio, kiuj ne parolas Esperanton.
Materialo el la evento estos poste uzata por estonta memora programo en Esperanto.
La evento estas malferma al ĉiuj.
Ni ĝojos renkonti vin.