🖥 Pola (Inter)Nacia Legado 2025 per Esperanto
16:00 - 16:45 (MET)
Eŭropo/Zagrebo
Elekti horzonon
Komuna legado de la poemoj de Jan Kochanowski

Kunveno/Evento

Narodowe Czytanie 2025. Baner.jpg 388 kB
Kroata Esperantista-Unuiĝo denove aliĝas al la Pola (Inter)Nacia legado.
Por ĉi tiu jaro oni elektis la poemojn de Jan Kochanowski (1530-1684).

 Pri la la poeto bv. legi https://eo.wikipedia.org/wiki/Jan_Kochanowski

La kunlegado en Esperanto okazos pere de ZOOM, sabate la 6-an de septembro 2025 je la 16-a horo (UTC+2). Bv. kontroli vian lokan tempon!

Programo
- prezento de la iniciato (Inter)Nacia legado
- prezento de la ĝisnuna partopreno de Esperantistoj (kaj cetere de Kroata Esperantista Unuiĝo kiu partoprenas de la jaro 2016)
- prezento de la vivo kaj verko de Jan Kochanowski
- kunlegado de la "Plorkantoj" kaj "Epigramoj"

Ligilo:
https://us02web.zoom.us/j/85114855429?pwd=ub6lmADuQLxrqnOJwLeAOJiWXycSzL.1


📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

hes.keu(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto