Preskaŭ ĉiuj loĝantoj de Ĉeĥa Respubliko scias, kiu estis Magistro Johano Hus (1371? – 1415), sed nur malmultaj el ili scias liajn antaŭulojn. Sopiro pri rebonigo de morale deklivanta romkatolika eklezio manifestiĝis jam longtempe antaŭ alveno de Hus. Moravia predikanto Milíč el Kroměříž naskiĝis en la unua kvarono de la 14a jarcento (1325?). Pri lia infanaĝo ni scias nenion. En la jaro 1358 li jam estis reĝa kanceliero kaj post pastriĝo en la jaro 1361 li fariĝis kanoniko kaj baldaŭ ĉefdiakono. Li povis vivi kiel riĉulo, sed danke al aŭstra aŭgustiniana predikanto Konrad Waldhauser (1325? – 1369) li eksciis, kiel malbona estis tiama socio, kaj radikaliĝis. En la jaro 1363 li rezignis sian rangon kaj fariĝis eĉ pli radikala predikanto ol Waldhauser. Li ellernis germanan lingvon. Sed rebonigon de tiama socio li unue komencis kiel rebonigon de sin mem. Li estis strikta asketo, sed kvankam sia vivo en malriĉeco li majstris eksterordinaran talenton helpi al aliuloj. En Prago li fondis rifuĝejon por malĉastulinoj, kiuj pentofaris kaj eĉ kapablis ŝanĝi sian vivstilon. Predikante latine, ĉeĥe kaj germane Milíč kritikis moralan deklivon de eklezio, uzuron, luksan vivon de riĉuloj, almozajn monaĥajn ordenojn kaj multprebendismon. Li havis multe da malamikoj, kiuj lin ofte akuzadis pri herezeco, sed junularo lin amis. Purigonte sin de akuzo pri herezeco, li foriris en Avinjonon, sed baldaŭ tie mortis (1374). Humanisto Přemysl Pitter (1895 – 1976), kiu Milíč-on tre admiris, en la jaro 1933 en Prago konstruis Domon Milíč por infanoj el malriĉaj familioj.
Prelegos: Oldřich Arnošt Fischer Lingvo: Esperanto
milic.jpg280 kB
Ĉeesta programo, ne estos elsendata rete.
La programo povas ŝanĝiĝi. Programo pro venonta renkontiĝo estas publikata kiel okazaĵo en kluba fejsbuka paĝo. Niaj membroj kaj favorantoj ricevas invitilon ankaŭ retpoŝte.
Kiel atingi la klubejon: La klubejo ne estas en la ĉefa parto de starto Hybeŝova, sed en mallonga sakstrato. Bonvolu rigardi en mapon. La plej proksimaj tramhaltejo estas Václavská (tramlinioj 1 kaj 2 el ĉefa stacidomo)
Preskaŭ ĉiuj loĝantoj de Ĉeĥa Respubliko scias, kiu estis Magistro Johano Hus (1371? – 1415), sed nur malmultaj el ili scias liajn antaŭulojn. Sopiro pri rebonigo de morale deklivanta romkatolika eklezio manifestiĝis jam longtempe antaŭ alveno de Hus. Moravia predikanto Milíč el Kroměříž naskiĝis en la unua kvarono de la 14a jarcento (1325?). Pri lia infanaĝo ni scias nenion.