Priskribo de la prezentaĵo: Ekde pasinta jaro, post multjara rezisto, Irana ŝtato enportis elektrajn aŭtojn. La demando estas tio ke en lando kun tre malmultekosta benzino kaj elektro ĉefe venanta de bruligo de diverasj fueloj, uzi elektran aŭton estas verda ago.
Pri la Prezentanto: Aktiva irana esperantisto sur kampoj de movado (Irano, mezoriento kaj Nordafriko), medicino kaj literaturo. Nuna vicprezidanto de Irana Esperanto-Asocio.
La 12-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-12) okazos laŭ la suba plano:
A) ĉeeste: la 22-an de aprilo 2025
B) ekskurso: la 23-an kaj 24-an de aprilo 2025
C) virtuale: la 17-an kaj 18-an de majo 2025.
Listo de programeroj:
https://www.espero.ir/eo/irek-12Zoom-ligilo por IrEK-12 kaj MONA-14:
https://us02web.zoom.us/j/87975072218
Nur se demandite:
Kunven-Identigilo: 879 7507 2218
Pasvorto: la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj