🖥 🐀RB_Hameln:🎶👨‍🎤🎹52a Kantoparado🎺🎸🎷
20:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Mirindaj muzikemaj majstroj montras magiajn melodiojn, movante multajn mensojn, mildigante malĝojon, moligante malfacilajn momentojn, malferminte multajn misterojn, kaj multfoje memorigante pri mirakla mondharmonio en multaj mondopartoj.

Kunveno/Evento

Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas ĉiujn Esperantistojn el ĉiuj mondopartoj!

Foto Kompila Dokumento 52a malgranda.png 615 kB

Detala programo:
09.04.2025:     20.00 horo virtuala kunveno per Zoom:     
52-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la monato aprilo!

Homoj proponis Esperanto-kantojn kaj vi havas la eblecon aŭskulti ilin kaj poste voĉdoni por viaj plej ŝatataj kantoj. Vi havas du eblecojn:
  1.  Jam ekde la 29-a de marto vi trovos la ligilojn al la kantoj kaj la ligilon al la paĝo de PollUnit por voĉdoni sur tiu ĉi paĝo de Eventa Servo. Kaj vi ekde tiam havos tempon por aŭskulti la kantojn trankvile kaj ankaŭ jam povos voĉdoni.
  2. Dum la merkredvespera Zoom-kunveno la 9-an de aprilo, kiam ankaŭ la proponintoj de la kantoj, eble ankaŭ la muzikistoj aŭ tekstverkistoj mem povas ion aldoni pri siaj kantoj, ni prezentos ĉiujn kantojn kaj la Resuman Filmon kaj fine povos voĉdoni tiuj, kiuj ankoraŭ ne faris tion. 
  3. Post tiu voĉdonado vi ekscios rezulton, kaj vi ekscios, kiu estos nun la Kanto de la monato aprilo!
  4. Entute vi havas 7 poentojn, kiujn vi rajtas kaj devas disdoni, kaj maksimume 4 poentojn al unu kanto vi rajtas doni! (Eblas doni 4 poentojn al unu kanto kaj al alia kanto 3 poentojn aŭ eblas doni po 1 poento al 7 kantoj aŭ eblas ĉiu ebleco inter tiuj du ekstremoj.)
  5. Atentu: Vi rajtas voĉdoni nur unu fojon! - Rajtas partopreni nur, kiu aŭskultis ĉiujn kantojn kaj povas kompreni almenaŭ bazan Esperanton por iom konatiĝi kun la enhavo de la kantotekstoj. Vi disdonu ĉiujn de viaj sep poentoj - ne plu validas la poentoj, se nur sole unu kanto estas donacita per eble kvar poentoj. 

Multan plezuron! 
 
La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno por la merkredvespera kunveno estas:
https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09 . Kiel pasvorton enmetu la naskiĝjaron de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto .  Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hameln@esperanto.de .
Meeting-ID: 851 458 747 

Proponoj por la 52-a Kanto-Parado je la 09.04.2025, ligiloj por aŭskulti la kantojn:

 
1) Tatjana: 2:57 Kanto de mulisto – Oraj kantoj
https://youtu.be/z3CK5wzJbeY
2) Börje: 6:07 En la profund‘ – Börje Lund
https://www.youtube.com/watch?v=jnjVwztNdPM
3) Raymonde: 3:03 Amikeco – Armel Amiot
https://youtu.be/LujUffqx49k
4) Marcelin+Jean de Dieu: 3:46 Tiel la mondo iras – Juliano Hernández Angulo
https://youtu.be/2JBKw0zJCSI
5) Mikel: 4:30 Diferencoj – Mikel Klav
https://youtu.be/JvQ7Ejb826Q
6) Anjo: 4:16 Liberec‘ – Anjo Amika
https://youtu.be/tC-WTvlfwCc
7) Heinz: 4:55 Povas plori mi ne plu – David Gaines (komponisto), Master Singers Of Virginia at Our Savior’s Way Lutheran Church, Ashburn, Virginia
https://youtu.be/bKrT2Tsfltc
8) Raia: 2:28 Ioma paco – Gregor Markic
https://youtu.be/1eP9nH-7Vpg
9) Oĉjo: 11:40 Ĉu vi kontentas? – La Perdita Generacio
https://www.youtube.com/watch?v=O7WqEm43bsk
10) Resuma Filmo de la 52-a Kantoparado
https://youtu.be/h1cfD6o37UM 
 

Ligilo al la paĝo de PollUnit por voĉdoni ĝis la fino de la Zoom-kunveno merkredon vespere:

 
Ĉar ili jam la trian fojon ĉeestas, vi ne plu rajtas doni poentojn al jenaj kantoj: 
1) Kanto de mulisto – Oraj kantoj   &
3) Amikeco – Armel Amiot 

Nun estas tempo por voĉdoni. Iru al unu el tiuj ligiloj

Atentu: la nombro de la voĉdonantoj estas limigita fare de PollUnit al 200!

Tataaa! Jen la Rezultoj kaj statistikoj post la merkreda voĉdonado en la Zoom-ĉambro kaj la voĉdonado en la reto per PollUnit de la 29-a de marto ĝis 9-a de aprilo:
A) Rezulto 52-a Kantoparado.PNG 426 kB


Denove estis bela vespero dum la kunveno en la Zoom-ĉambro merkredon vespere dum la 52-a Kantoparado. La kanto sur la 1-a rango jam sufiĉe frue marŝis antaŭen dum la voĉdonado. Sed la kantoj sur rangoj 2 ĝis 5 eĉ kelkfoje ŝanĝis la rangojn inter si. Finfine eĉ du kantoj okupis la 3-an rangon, sed post la kontrolado videblis, ke unu homo verŝajne neintence trifoje voĉdonis kaj ni devis forstreki du voĉdonadojn de li.
Post la oficiala fino de la Zoom-kunveno estis ankoraŭ bona babilado kaj ni eĉ povis ĝui denove etan noktan koncerteton de Oĉjo kun lia gitaro. Kaj ankaŭ Gregor in invitis nin kunkanti kun li kunan kanton. Tiumaniere eĉ funkciis per Zoom. Bela fino de bela vespero! Elkoran dankon!

Ĉeestis la Zoom-kunvenon 33 homoj el 19 diversaj landoj (Italujo, Hungarujo, Bulgarujo, Francujo, Danujo, Ukrainujo, Belgujo, Nederlando, Slovakujo, Brazilo, Litovujo, Usono, DR Kongo, Kroatujo, Britujo, Egiptujo, Aŭstrujo, Rusujo kaj Germanujo). Koran dankon, ke vi ĉiuj ĉeestis. Voĉdonis en la fino 19 homoj (+5 voĉdonis rete jam antaŭe, 9 ne voĉdonis).
Jam antaŭe dum 12 tagoj eblis aŭskulti la kantojn rete kaj ankaŭ jam eblis voĉdoni. Entute 39 homoj voĉdonis jam antaŭe. Krom la landoj de tiuj, kiuj ĉeestis la Zoom-kunvenon, la retaj voĉdonantoj venis ankaŭ el Hispanujo, Svedujo, Svislando, Pollando, Hongkongo, Meksiko kaj Armenujo.

Do: Entute partoprenis 67 homoj el 26 diversaj landoj.
33 ĉeestis la Zoom-kunvenon, 19 voĉdonis dum la kunveno, 9 ne voĉdonis, 5 ĉeestintoj voĉdonis jam antaŭe rete; 34 aliaj, kiuj ne povis partopreni la Zoom-kunvenon, voĉdonis ankaŭ jam antaŭe rete.
Voĉdonis en la fino 58 homoj.  Koran dankon, ke vi ĉiuj partoprenis.
Gratulon kaj apartan dankon al la proponintoj de la kantoj, al la kantistoj, muzikistoj, verkistoj, tradukistoj de la tekstoj, filmistoj kaj muntistoj de la jutubaj filmoj, ktp.!

Rezultoj kaj statistikoj de la voĉdonado estas videblaj ĉi tie:
https://pollunit.com/de/polls/vwvgsurvi6oxj83jrfi9uq kaj
https://pollunit.com/de/polls/vwvgsurvi6oxj83jrfi9uq/evaluations

D) Landoj 52-a Kantoparado a.PNG 11,5 kB

D) Landoj 52-a Kantoparado b.PNG 16,4 kB
Venkintoj post la voĉdonado (58 voĉdonantoj) kaj venontan fojon denove ĉeestos:
🥉 Bronza medalo, 3-a rango kun 59 poentoj:  En la profund' - Börje Lund 
🥈 Arĝentaj medalo, 2-a rango kun 71 poentoj:  Tiel la mondo iras – Juliano Hernández Angulo
🥇 Ora medalo, 1-a rango kun 98 poentoj kaj la Kanto de la monato Aprilo estas: 

Ĉu vi kontentas? – La Perdita Generacio  


B) Poentoj 52-a Kantoparado.PNG 40,6 kB

C) Procentoj 52-a Kantoparado.PNG 54,1 kB
Tiom da homoj voĉdonis entute (donis 1,2,3 aŭ 4 poentojn) por la kantoj:
40 por:   Ĉu vi kontentas? - La Perdita Generacio
35 por:   Tiel la mondo iras – Juliano Hernández Angulo 
32 por:   En la profund' - Börje Lund
27 por:   Liberec' - Anjo Amika
25 por:   Ioma paco - Gregor Markic
18 por:   Diferencoj - Mikel Klav
14 por:   Povas plori mi ne plu - David Gaines (komponisto) + koruso

Por spekti la kantojn de la aliaj pasintaj Kantoparadoj vi povas uzi la serĉkampon de Eventa Servo:
  1. Entajpu "Kantoparado" en la serĉkampon
  2. Alklaku la ŝaltilon "Pasintaj"
  3. Alklaku la lupeon
  4. Nun vi povas vidi ĉiujn Kantoparadojn kaj povas elekti tiun, kiun vi ŝatas rigardi
  5. Malferminte la paĝon vi trovas ĉiujn ligilojn al la kantoj, la kantotekstojn kaj ankaŭ la rezulton de la voĉdonado
 
La 53-a Kantoparado okazos la 11-an de junio 2025!
https://eventaservo.org/e/RB-11jun25-53a_Kantoparado
Jam la 14-an de majo 2025 okazos la  🥂🥳🎶👨‍🎤🎹2a ESC-Kantoparadego🎺🎸🎷🥇🏆!
https://eventaservo.org/e/RB-14maj25-2a_ESC-Kantoparadego 
Jam nun iru tien kaj alklaku dekstre la bluan hometon "Mi interesiĝas". Tiam vi ricevos memorigan retmesaĝon pri la evento kaj ne maltrafos ĝin! 

Rezulto de la voĉdonado: 
  1.  La partoprenantoj de la merkreda Zoom-kunveno tuj post la de la voĉdonado ekscios la rezulton.
  2. Ĵaŭdon post la Kantoparado ankaŭ aliaj iam dum la tago povos legi la rezulton en la kalendaro de Eventa Servo sur la paĝo de tiu ĉi Kantoparado. 
  3. Krome ni dissendos la rezulton retpoŝte per la retpoŝtadreso, kiun vi aldonis dum la voĉdonado kaj per nia dissendolisto, se via nomo enestas. 

Se vi ŝatas legi detalajn klarigojn pri la maniero voĉdoni per la paĝo de PollUnit kaj la detalajn regulojn, bonvolu iri al la paĝo: https://www.esperanto.de/eo/enhavo/hameln/reguloj-de-la-kantoparado 
 
Propraj proponoj:
  1. Ĉiu mem rajtas proponi kanton, kiun li aŭ ŝi ŝatas. Sendu vian proponon sufiĉe frue al hameln@esperanto.de . Ni poste provas prezenti ĝin plej baldaŭ, eble vi iomete devas atendi ĝis iu alia de la sekvaj monatoj. 
  2. Por havi pli varian programon, ĉiu proponinto kaj ankaŭ ĉiu muzikisto plejeble rajtas partopreni nur per unu kanto samtempe.
 
Foto: ©  La Ratkaptista Bando 

Aldonaj informoj:
 
Dosieroj
Registritaj prezentoj

Ĉu vi kontentas? - La Perdita Generacio - kun subtekstoj

Ĉu vi kontentas? - La Perdita Generacio - kun subtekstoj Subtekstojn aldonis Heinz W. Sprick kaj Kl

Kanto de mulisto - Oraj Kantoj - kun subtekstoj

Tiun kanton de Novella Matvejeva tradukis Mikaelo Bronŝtejn kaj Jefim Zajdman. Ĝi eniris la KD-on "N

En la profund'

La kanto En la profund' estas originala esperantokanto kaj mi verkis la muzikon kaj la tekston. Mi v

Amikeco - Armel Amiot - kun subtekstoj

“Amikeco” nova muzikvideo de Armel Amiot. Post la apero de la albumeto "Dezertoj", Armel Amiot, pre

Tiel la Mondo Iras - Juliano Hernández Angulo - kun subtekstoj

Tiel la Mondo Iras - Juliano Hernández Angulo - kun subtekstoj Subtekstojn aldonis Heinz W. Sprick

Diferencoj - Mikel Klav - kun subtekstoj

Diferencoj - Mikel Klav - kun subtekstoj Subtekstojn aldonis Heinz W. Sprick kaj Klaas Dijkstra

Liberec' - Anjo Amika - kun subtekstoj

Liberec' - Anjo Amika - kun subtekstoj Subtekstojn aldonis Heinz W. Sprick kaj Klaas Dijkstra p

Povas Plori Mi Ne Plu - David Gaines - kun subtekstoj

Povas Plori Mi Ne Plu - David Gaines - kun subtekstoj Subtekstojn aldonis Heinz W. Sprick kaj K

Ioma paco - Gregor Markic - kun subtekstoj

Ioma paco - Gregor Markic - kun subtekstoj Subtekstojn aldonis Heinz W. Sprick kaj Klaas Dijkst