🖥 Bert Boon [BE] "Nekonataj leteroj de Zamenhof"
20:00 - 23:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Bert Boon [BE] "Nekonataj leteroj de Zamenhof"

Loka

Tro ofte pasintece famuloj de nia movado kun bedaŭro plendis, ke multaj leteroj de Zamenhof jam malaperis, eble perdiĝis. Tamen, fojefoje kiel en 2009 kaj pli freŝdate en 2019, tute ne konataj leteroj, neniam antaŭen menciitaj aŭ priskribitaj, reaperis en la lumon dum aŭkcioj en Kanado kaj Peruo.
La temo de la prelego okaze de la Zamtago 2021 estos la “Lima-letero” el 1902, sendita de Zamenhof al profesoro, doktoro, inĝeniero Federico Villarreal, pioniro el Limo, Peruo.

===================

Tiu ĉi programero okazos kunlabore de la Londona Esperanto-Klubo ekde la 20a horo loka tempo en interreto per "ZOOM".

Petu la enirkodon ĉe esperanto-antwerpen@esperanto.be antaŭ 18:00 CET.
Vi tiam ricevos retmesaĝon kun informoj vendredposttagmeze.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉