Kafo, kuko kaj... Esperanto!
11:00 - 13:00
Eŭropo/Londono
Elekti horzonon
Surloka renkontiĝo de la Esperanto-grupo de Reading kaj Oksfordo

InternaciaLoka

La renkontiĝoj de la plej afabla Esperanto-grupo en la mondo bonvenigas ĉiajn parolantojn de Esperanto, de la komencantoj ĝis la spertuloj. Se vi neniam spertis babiladon en la lingvo, venu kaj ekparolu! Ni ĉiuj estas tie por uzi la lingvon kune (kaj ankaŭ por la kafo kaj kukoj, kompreneble).

Ni renkontiĝos de la 11.00 matene en The Pantry Cafe & Kitchen, la kafejo ĉe "Reading Museum and Town Hall" en Blagrave Street, Reading, RG1 1QH.
Eniru kaj serĉu la tablon, kiu surhavas librojn kaj plurajn tasojn da kafo aŭ la verdan flagon!

NB: Bonvolu sciigi nin antaŭe, ke vi intencas ĉeesti. Sendu retmesaĝon al la retadreso ĉi-dekstre. Tiel ni scios kiom da homoj ni atendas kaj povos pli bone elekti kie ni sidiĝos en la renkontiĝejo.


Venu por uzi vian Esperanton kun aliaj parolantoj en amika etoso.
Informoj

www.meetup.com/Reading-Esperanto-...
rico(ĉe)esperanto.org
Blagrave Street, Reading, RG1 1QH

Interesiĝantoj

0

Indiku ke vi interesiĝas kaj vi ricevos memorigajn retmesaĝojn pri la evento.

Administranto