1a Internacia Taŝkenta Esperanto-renkontiĝo TERO
Amuzaj prelegoj, amikaj rondoj, ekskursoj, artaj programoj, ĉiutagaj kantado kaj dancado en kiuj partoprenos multaj famaj naciaj kantistoj, aktoroj, muzikistoj kaj dancistinoj.

Internacia

UzEA okazigas la Unuan Internacian TERO-on (Taŝkenta E-Renkontiĝo). Ĝi okazos ĉi-jare la 20 - 24-an de oktobro en Taŝkento. Pri la Asocio kaj Urbo oni povas vidi la informon ĉi-dosiere en la filmeto kiun faris UzEA:

https://youtu.be/C1vJ3yZfMnY

La gastoj kiuj partoprenos la Renkontiĝon havos altan rabaton pri la loĝado, ekskurso ktp. Kaj krome por 85 landoj eniri Uzbekion ekzistas senviza sistemo. Kaj por 77 landoj estas ordinara (elektrona) viza sistemo. Uzante la ŝancon vi propraokule vidos multajn vidindaĵojn. Vin atendas riĉa artoprogramo, amikaj rondoj, amuzaj prelegoj kaj allogaj ekskursoj.


Sciigis Gafur Mirzo, prezidanto de UzEA
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

gafurmirzo(ĉe)mail.ru

Interesiĝintoj

Administranto