Esperanto-kurso okazanta ĉiu-marde por lokaj gelernantoj
Kunveno/EventoAlia
Ĉiu-marde ni okazigas lecionon dum 3 horoj, al lokaj gelernantoj de la urbo ĈESTE, tre proksima (pli-malpli 30 kmj) de la urbego Valencia, en la orienta marbordo de Hispanio
La kurseto okazas per ĉeesta partopreno ĉe la Lernejo por PlenKreskuloj de Ĉeste, kvankam kelkaj valenciaj instruistoj helpas nin per siaj Zoom kontoj. Ĝi temas pri demandoj, respondoj, legado, skribado, tradukado, ... de tekstaĵoj redaktitaj de niaj instruistoj en nia mirinda lingvo. Ĉi-semajne, ekzemple, ĉiu partoprenanto devos unue legi kaj traduki, kaj poste starigi demandojn pri tiu legado al alia partoprenanto, kiu sia-vice devos respondi per la plej taŭga respondo.
La gelernantaro konsistas kutime el 7 - 10 homoj, kvankam kelk-foje ĉeestas pli ol 10 gelernantoj. Du profesoroj instruas: Rosa, vera animo de la kurseto kaj Elías, kutima kunlaboranto. Kelk-foje, aliaj valenciaj aŭ internaciaj instruistoj estas invitataj partopreni: Luis, Dennis, Raúl, Raia, ..., kiuj konektiĝas per la oficiala Zoom ligilo de la kurso: https://us04web.zoom.us/j/2755253723?pwd=QjJhVS9ZSDdBTlJYY0pVanJOcnBXQT09
image.png3,68 MB jen kelkaj lernantoj: José Luis, María Luisa, Pepe, Ricardo, Susana, María Ángeles, Ade, Angelita kaj Salvador