🖥 Lingva Laboratorio de Esperanto: Internacia Tago de Familioj.
21:00 - 22:00
Eŭropo/Ateno
Elekti horzonon
Lingva Laboratorio por Meznivelaj Lernantoj (Α1 - Β2) de Esperanto

Kunveno/Evento

🧑🏻‍🏫 Proponata (sed ne deviga) Tagotemo: 


"La Familio en la Moderna Epoko: Defioj kaj Ŝancoj."


Kio estas la celo?
La Lingva Laboratorio de Esperanto estas dediĉita al tiuj, kiuj lernas la lingvon je meza nivelo kaj deziras plibonigi sian parolkapablon en komforta kaj struktura etoso.

Ĉi tiu laborrenkontiĝo celas esti praktika lingva ateliero, kie ĉiuj partoprenantoj havos la necesan tempon kaj trankvilon por esprimi sin en Esperanto, senpremete kaj nature.

Ni kuraĝigas vin, antaŭ la evento, pripensi la proponatan tagotemon aŭ alian temon, kiun vi ŝatus prezenti aŭ diskuti kun aliaj, por ke la interparoloj estu pli fruktodonaj kaj strukturitaj.

Aliĝo kaj Detaloj:
📅 Loko: Renkontiĝo en Google Meet
🔗 Ligilo: meet.google.com/urf-vjjj-ngk

📱 WhatsApp-grupo por partoprenantoj:
🔗 https://chat.whatsapp.com/E1XMk8mDjCWEu0aYesIfkl

Gravaj Klarigoj:
Ĉi tiu renkontiĝo ne estas por ĝenerala babilado aŭ diskuto. Ĝi ankaŭ ne estas evento por homoj, kiuj simple serĉas ion por fari sen vera intereso pri lingva evoluo.

Ni aparte atentigas, ke neniu rajtas monopoligi la diskuton, ĉar la celo estas doni al ĉiuj partoprenantoj sufiĉan tempon kaj spacon por esprimi sin libere kaj komforte.

Ni antaŭĝojas vian partoprenon kaj fruktodonan kunagadon!

Dosieroj
Informoj

www.thesperanto.eu/et
kontakto(ĉe)thesperanto.eu

Interesiĝantoj

1

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

User profile pictureAndreas Zervas

Administranto