🖥 "Pripensi Spiritan Vivon" – kurso, kiun ofertas la bahaa komunumo
12:00 - 14:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
En tiu kurso helpe de citaĵoj el la bahaaj sanktaj tekstoj kaj rilataj ekzercoj ni priparolos la sencon de la homa vivo, vivkonduton, preĝadon, meditadon, postmortan vivon, ...

Internacia

"Pripensi Spiritan Vivon" – kurso, kiun ofertas la bahaa komunumo


Ni renkontiĝas ĉiusabate je la 12:00 –14:00 UTC pere de Zoom:
 
https://us02web.zoom.us/j/81307706708?pwd=S3pkQzh5YjhnVkl3U0c0bEF0ZWxmdz09
Kodo: Bonvolu peti de bel@bahai.de (frua anticipa anonco de la partopreno estas tre bonvena)
 
Estos interesa sperto diskuti en Esperanto tre seriozajn temojn en internacia medio antaŭ la fono de diversaj kulturaj moroj!
Ni esperas kaj fakte certas, ke la kune studotaj temoj estos interesaj por la adeptoj de diversaj konfesioj kaj eĉ nekredantoj!!
Pri la enhavo de la kurso "Pripensi Spiritan Vivon" – la priparolata temoj jene resumeblas: Mia vera esto estas mia animo, kiu, trapasante tiun ĉi surteran vivon, akiras la ecojn bezonatajn por la transmonda vivo respektive la eterna, glora vojado direkte al Dio. Miaj plej valoraj momentoj estas tiuj de la komunio kun Dio en preĝado kaj meditado, la ĉiutaga nutro de mia animo. La studado de la Sankta Vorto ebligas al mi pli bone kompreni kiel konduki mian vivon por mem evolui kaj por kontribui al la ĝenerala bono.
Do, en tiu kurso helpe de citaĵoj el la bahaaj sanktaj tekstoj kaj rilataj ekzercoj ni priparolos la sencon de la homa vivo, vivkonduton, preĝadon, meditadon, postmortan vivon, ...
Trovu la kursolibron aldone aŭ - ankaŭ en granda nombro de aliaj lingvoj - je:
https://ruhi.org/materials/embarking-path-service.php#download_book1

Monitoras la kurson: Heide Martha OTTO, Geĉjo BASOV, Bernhard WESTERHOFF
RUHI_RLS_BK1_EO_4.1.1.PE_FullText_20200802-oficiala versio Ruhi Instituto.pdf 600 kB

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

bel.bahai.de/
bel(ĉe)bahai.de

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureBernhard Westerhoff