Venu al Kafejo en Monterrey
16:00 - 18:00
Ameriko/Monterrey
Elekti horzonon
Renkontiĝo en la norda parto de la lando.

Loka

Esperantoparolantoj de la klubo Esperanto MTY invitas vin kafumi venontan sabaton, la 22an de februaro je la 16ah. en loko nomata “KAFEJO”, vere Esperanta nomo!
KAFEJO troviĝas en Miguel Hidalgo 330, Centro. Monterrey N.L.
Se vi estas komencanto, vi estos eĉ pli bonvena… Ni helpos vin malaperi dubojn kaj informos vin pri la movado.
Tiam estos bona eblo por aliĝi al Meksika Esperanto Federacio. Vian kotizon vi povos transdoni al Daniel Moreno. Legu pri membrecoj ĉe la sekva ligo: https://www.esperanto-mexico.org/eo/membreco
Ĉu duboj, demandoj? Skribu mesaĝon en nia eventa Facebook-paĝo aŭ sendu telefonan mesaĝon al 811 183 7371
Ĝis tiam!
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉