2a Januaro : Kio okazis en 2025 ? La novaj vortoj por 2026.
Kunveno/Evento
Kio okazis en 2025 ?
La novaj vortoj por 2026.
Jen niaj du tradiciaj temoj, por novan jaron komenci :
Biro kaj pritakso post la pasinta jaro 2025 : Kio (ne) okazis ? Kiuj eventoj (ne) gravas ? Kiuj mortis ?
Kiuj estas la novaj franc-lingvaj vortoj, kiujn proponas la vortaristoj por 2026... (https://www.projet-voltaire.fr/ressources/nouveaux-mots-du-dictionnaire-2026/) "chill, lecteur sensible, bader, asexuel, mpox, chemsex, drag, bombe carbone, deepfake, hypertrucage, AESH, aplaventrisme, astruquer, autophobie, glamping, cécifoot, skyr, dinguerie, hallucination (I.A.), tarpin, etc." kaj la sportisto Léon Marchand... Kiuj tendancoj rimarkeblas pri la evoluado de la franca lingvo ? de aliaj naciaj lingvoj ? Reciproke : kiuj vortoj kadukiĝis, eksmodiĝis ? Kiel traduki tiujn novajn vortojn E-lingven (se ili ne jam ekzistas !) [8 ĉeestintoj. "chill"=nenifari, "lecteur sensible"=cenzuristo / jura konsilisto, "bader"=gapi... Iu rimarkigis ke la fr. vorto "cagibi" (kamero, tenejeto) malaperis. En la franca E-movado antau nelonge mortis Anne Jausions kaj René Ballaguy. Ĉar mortis Brigitte Bardot, ni ankaŭ temis pri filmoj de Godard. En la kiŝo enestis kaj jogurto, kaj kremo.]
sidejo_jan2021_800x200.jpg40,6 kB La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !
Ĉi-tiu kunveno okazos nur enloke, t.s. ne per interreto. Kiel kutime, nia diskuto estos tute libera.