🖥 🐀RB_Hameln: 🌍Gravaj momentoj en la historio de Afriko
20:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Klubkunveno de la Ratkaptista Bando Hameln - ĉi-foje surloke en la Sumpfblume kaj rete per Zoom

Loka

Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn!
Renkontu nin ĉi-foje en la kultur- kaj komunikad-centro "Sumpfblume" en Hameleno kaj krome ekde la 20-a rete per Zoom. 

Detala programo:
08.06.2022:
     19.30 horo kunveno surloke en la Sumpfblume, Hameln, kaj ekde la 20-a horo prelego per Zoom:     Prelego de François Hounsounou el Benino: 🌍Gravaj momentoj en la historio de Afriko
François Hounsounou profesie estas elementa instruisto. Li estis TEJO- estrarano pri landa kaj Afrika agado 2005–2007. Li estis plurfoje membro de Afrika komisiono. Li estas fondinto de Afrika Centro Mondcivitana (ACM) Benino kaj gvidas la projekton "Volontula Instruado de Esperanto en Afriko(VIEA)".
🌍Gravaj momentoj en la historio de Afriko
Afriko estas granda kontinento. Ĝi estas tre riĉa en diversaj eventoj. Tiaj eventoj  markas la diferencon inter Afriko kaj la aliaj kontinentoj el la historia vidpunkto. Tiu kontinento estas regata de reĝoj kaj imperiestroj.

La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09. Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto.  Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hameln@esperanto.de. 

Tago de Afriko.jpg 47,5 kB
Aldonaj informoj: 

Foto:   mondafest2020) 
Dosieroj