🖥 Virtuala Renkonto de la Esperanto-asocio de San-Paŭlo - EASP retevento> https://mallonge.net/EASPretevento2021 (ZOOM)
10:15 - 20:50
Ameriko/San_Paŭlo
Elekti horzonon
https://mallonge.net/EASPretevento2021 (ZOOM) > Ĝi okazos per la platformo Zoom. Estos prelegoj, diskutoj, asembleo por la membroj kaj artaj momentoj, ĉio parolota (kaj kantota) en Esperanto.

InternaciaLoka

LISTO DE LA PRELEGANTOJ KAJ TEMOJ (UTC -3)

(10:15 – 10:35 UTC -3) MALFERMO: Bonvenigo + Artaj Prezentoj
Cícero Soares - Salvador/BA: (kikero@gmail.com)

(10:40 – 10:55 UTC -3) 1 - Fernando Maia Jr. (fmaiajr@gmail.com)
Geologo, vicprezidanto de Universala Esperannto-Asocio (UEA) kaj financa direktoro de Brazila Esperanto-Ligo (BEL). Elektita "Esperantisto de la Jaro" en 2020.
# Temo: “Kion faras UEA en 2021?” 

(11:00 – 11:45 UTC -3) 2 - Fábio Fortes (fabiosfortes@gmail.com)
Profesoro pri Filozofio kaj Klasikaj Lingvoj, Doktoro pri Filozofio kaj Lingvistiko, esperantistiĝis en 1999 kaj de tiam kunlaboras por la esperanta movado aparte en la Kultura Esperanto-Asocio (KEA) de sia urbo. Kunlaboris en la belga E-movado, okaze de sia postdoktoriĝaj esploroj en Belgio, en 2020.
# Prelego-temo: Vojoj al filozofia vivo

 (11:50 – 12:05 UTC -3) 3 - José Mauro Progiante (jmprogiante@gmail.com)
Fiskinspektoro, preleganto, instruisto, verkisto, tradukisto kaj membro de diversaj esperantaj organizaĵoj inter kiuj EASP, en kies organo La Lampiro li subskribas rubrikon pri meditadaj temoj.
# Prelegeto-temo: Ruĝkufulineto aŭ Ruĝa Ĉapelo: Unu fabelo, pluraj vidpunktoj.

 (14:00 – 14:15 UTC -3) 4 - Paulo Sergio Viana (psviana@terra.com.br)
Emerita kuracisto, tradukisto, preleganto, poeto, verkemulo plurfoje premiita en la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio (UEA), redaktanto de La Lampiro, organo de EASP, kaj ties nuna vicprezidanto. 
# Prelegeto-temo: Necesas informi la kompadinduloj!

 (14:20 – 15:05 UTC -3) 5 - Leandro Tomé Abrahão (leandro.brazilo@gmail.com)
Fakulo pri TED-stilaj prelegoj, lingvamanto aprobita en la Internaciaj E-ekzamenoj (KER-ekzamenoj) laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj, administranto de la retejo "forlaflatado.com", prezidanto de Brazila Asocio de Esperantistaj Spiritistoj (BAES).
# Prelego-temo: Pri la fina venko, sed iom alie.

 (15:10 – 15:25 UTC -3) 6 - James Rezende Piton (sudastelaro@gmail.com)
Komputilisto, filatelisto kaj patro de du E-denaskuloj. Iama TEJO-komisiito (1997-1999), Komitatano A de UEA (2000 - 2010) kaj Ĉefdelegito de UEA (2003 - 2013). Ofta tradukanto de TED-prelegoj kaj de kanto-tekstoj. 
# Prelegeto-temo:  "La Pirato" de Raymond Schwartz - Esperanto-humuro, kiu "kaperis" ĉiumonate.

 (15:30 – 16:15 UTC -3) 7 - Adonis Saliba (asalibabr@gmail.com)
Inĝeniero pri nuklea teknologio, iama sekciestro por Amerika Komisiono de UEA, kreinto de la unua perkomputila E-kurso por brazilanoj - VinKE, stariginto de la diskutlistoj EKI (Esperanto-Kurso por Komencantoj) kaj VEKI (Virtuala Esperanto-Klubo Internacia), administranto de la paĝaro "Programo Mia Amiko".
# Prelego-temo: Fakaj Esperanto-kursoj

*************************************************************************************
(16:30 – 18:30 UTC -3)
ASEMBLEO (ekskluziva por EASP-membroj) 16:30 unuavoke – 17:00 duavoke
*************************************************************************************

###### ARTISTOJ ######
(10:15 – 10:35) Cícero Soares - Salvador/BA: (kikero@gmail.com)
Kantoj: La rozo de l' Hiroŝimo, Dometo blanka, Semo de morgaŭo e Ho, mia kor'!



📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

mallonge.net/EASPretevento2021
vivagazeto(ĉe)gmail.com

Administranto
User profile pictureEASP