🖥 Hibrida studoferto
Sekvu la prelegojn de Esperanto-Centro Herzberg per la reto!

Kunveno/EventoKurso

Jen la ofertoj de Esperanto-Centro Herzberg por la studsemajnfino kaj Zamenhof-festo:
(diklitere la virtualaj programeroj per ZOOM)

12.12. vendredo: 17h alveno, salutado, Bunta Vespero (tranoktado endome eblas)
13.12. sabato: studprogramo en la Esperanto-biblioteko, Tago de Esperanto-Libro
            parto 1 (10-12h): diskutado pri Esperanto-movado, informado, aktualaĵoj
            parto 2 (14-16h): Prelegoj, prezentadoj, diskutado
                  14h Magdalena Fejfiĉova: Zilina (SK) per ciferoj (hibride, per ZOOM)*
            parto 3 (17-19h) Prelegoj, prezentadoj, diskutado
                  17h Magdalena Fejfiĉova: 1. Fabelo pri la riĉeco de la slovaka nacio,
                                                              2. Fajfilego (filmeto, hibride, per ZOOM)**

             parto 4 (20-22h) Bunta Vespero: ŝercoj, ludoj, muziko, kantado, filmoj, ktp.
14.12. dimanĉo: Kristnaska / Zamenhof-festo en Esperanto-Centro Herzberg
El la programo: 
11 h Renkontiĝo ĉe la Zamenhof-monumento: inaŭguro de nova informtabulo
12 h Kunveno en la Esperanto-Centro: salutado, festprelego (Peter Zilvar) 
          komuna tagmanĝo (mendota post interkonsento, ĉ. 6-7 €) 
          komuna legado (aliĝante al la internacia iniciato de ILEI)
13 h Fotoraporto pri Esperanto-eventoj en 2025 (Zsófia Kóródy)
13:30 h Slovakio: kristnaskaj tradicioj, kantoj (Magdalena Fejfiĉova)
14:30 h Prezentado el niaj kolektaĵoj: raraj kultur-materialoj rilate al Zamenhof
          kaj la frua periodo de la E-movado (P. Zilvar, Zs. Kóródy)
15:30 „Kafo kaj kuko“, babilado, programplanado por 2026
16:00 h Bunta programo: ŝercoj, ludoj, muziko, kantado, filmoj, ktp.
*Žilina estas la ĉefurbo de la regiono Žilina, por certa tempo estis eĉ la ĉefurbo de Slovakio, nun la kvara plej granda urbo, grava industria kaj transporta centro, la sidejo de universitato.
Ciferoj ne estas sekaj. Ili povas diri al vi ne nur la nombron de la urba loĝantaro aŭ grandecon de la urba areo. Per ili vi povas ekscii ankaŭ ion el la historio de la urbo, pri ĝiaj institucioj, ktp.
**Fajfilego -fujara- slovaka popola ligna blovinstrumento kaj ĝia muziko estis enskribitaj en la Liston de la Nemateria Kultura Heredaĵo de Slovakio. Lernu pri ĝia historio kaj ĝuu ĝian sonon.
ZOOM-ligilo: https://us02web.zoom.us/j/88011804771,  Kodo: 18872021
Ni povas oferti tranoktadon en la Esperanto-Centro aŭ rekomendos aliajn favorajn tranokteblojn. Aliĝu ĉe: esperanto-zentrum@web.de
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de
Grubenhagenstr. 6

Interesiĝintoj

Administranto