106-a Universala Kongreso
NULIGITA la ĉeesta evento estas nuligita pro la pandemio, anstataŭe okazos la reta evento Virtuala Kongreso de Esperanto (VK)
La 106-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazos de la 17-a ĝis la 24-a de julio 2021 en Belfasto (Nord-Irlando).

Internacia

Por la 106-a Universala Kongreso la Estraro de UEA elektis la "smeraldan insulon", Irlando, kiel kongreslandon. La Universala Kongreso la unuan fojon okazos en tiu parto de Eŭropo. La gastiga urbo estos Belfasto, la ĉefurbo de Nord-Irlando. Grava haveno kaj pordo al la belega nord-irlanda marbordo, Belfasto suferis dum la lasta jarcento pro armita politika konflikto, sed nun estas konsiderata kiel unu el la plej sekuraj urboj en la brita insularo.

Informoj aperas en gazetara komuniko de UEA.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj