🖥 🐀RB_Hameln: 🎶16-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago!
20:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Klubkunveno de la Ratkaptista Bando Hameln

InternaciaLoka

Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn!

Detala programo:
19.01.2022:     20.00 horo virtuala kunveno per Zoom:     16-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago!
Vi havas la eblecon prezenti unu el viaj plej ŝatataj Esperanto-kantoj kaj post la prezentado ni voĉdonas kaj elektas la kanton de la tago.
Kantoparado - Christina Dichterliebchen zupft. by wolfgraebel is licensed under CC BY-NC-ND 2.0.jpg 299 kB
Reguloj:
- Entute estas prezentitaj 9 kantoj.
- Ĉiu povas sendi antaŭ la kunveno unu deziratan kanton (kun la ligilo ekz. al jutubo) al la adreso hameln@esperanto.de .
- Elektado dependas de la alventempo de la retpoŝto.  Bonvolu sendi vian proponon minimume 2 semajnojn antaŭe, por ke ni povu prepari ĉion ĝustatempe.  Se venas pli da kantoj, ili povas esti ludataj en la sekva Kantoparado.
- Post la prezentado de ĉiuj kantoj (fare de la proponantoj) ĉiu partoprenanto en la virtuala Zoom-ĉambro rajtas voĉdoni (per ligilo al la paĝo de PollUnit, kiu aŭtomate kalkulas la voĉojn).
- Disdonado de la poentoj: Ĉiu havas entute 7 poentojn por disdoni. Vi povas doni al unu kanto maksimume 4 poentojn.     
Ekzemplo: 
la kanto, kiu plej plaĉas al vi, ricevas 4 poentojn,
la sekva 2 poentojn
kaj por plia kanto vi rajtas doni ankoraŭ 1 poenton.
- Se tio ne plaĉas al vi, per PollUnit eblas disdoni viajn 7 poentojn ankaŭ alimaniere,
ekzemple:
unu kanto 4 poentojn, la dua 3 poentojn,
aŭ:
al sep kantoj po 1 poento,
aŭ simile.
- Post adicio de la poentoj ni ekscias, kiu estas la Kanto de la tago.
- La kantoj sur rango 1 ĝis 3 denove estos prezentataj en la sekva Kantoparado (ĉirkaŭ post 3 monatoj), kune kun 6 nove dezirataj, kaj ili povas esti reelektitaj maksimume 6 fojojn kaj poste denove proponita post unu jaro.
- Multan plezuron! 

La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09 . Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto .  Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hameln@esperanto.de .

Rezulto 16-a Kantoparado.PNG 648 kB
Proponoj dum la Kanto-Parado je la 19.01.2022:
1) Klaas: 2:59 Liza pentras bildojn – Persone https://www.youtube.com/watch?v=4rzLDRnEUNQ
2) Inge: 4:52 Haleluja – Ĵomart, Nataŝa kaj pliaj muzikistoj (poŝtelefona projekto) https://www.youtube.com/watch?v=r91Rry7w_uc
3) Karl-Heinz: 11:40 Ĉu vi kontentas? – La Perdita Generacio https://www.youtube.com/watch?v=yA68B0grCBY
4) Eva: 2:59 Flugu vent‘ – Ukraina popola kanto https://www.youtube.com/watch?v=4NNpAgCMDZA
5) Anna: 1:51 Kisi vin - Pigor & Eichhorn  https://www.youtube.com/watch?v=gcZRqp0cXdU
6) Helga: 2:49 Nia trajno – Ĵomart kaj Nataŝa https://www.youtube.com/watch?v=Y-dpE_J6DDM
7) Fejfi: 3:35 Atentu: Kuriozaĵo – Kajto https://www.youtube.com/watch?v=tbhRfP1rME4
8) Betti: 2:20 La Rozo Hiroŝima - Cícero Soares https://www.youtube.com/watch?v=kRZOstqUrRQ
9) Heinz3:02 Sola hirund‘ – BaRok-Projekto (kun Kimera kaj Fred Mika) https://www.youtube.com/watch?v=y2uqsnT0l5Q

Rezultoj kaj statistikoj de la voĉdonado estas videblaj ĉi tie:
https://pollunit.com/de/polls/awrrixwgrcahx9efackltq/evaluations kaj
https://pollunit.com/de/polls/awrrixwgrcahx9efackltq

Poentoj 16-a Kantoparado.PNG 42,7 kB
Venkintoj post la voĉdonado (35 partoprenantoj) kaj venontan fojon denove ĉeestos:
1-a rango kun 44 poentoj: Ĉu vi kontentas? - La Perdita Generacio
2-a rango kun 37 poentoj: Kisi vin - Pigor & Eichhorn
3-a rango kun 33 poentoj: Haleluja – Ĵomart, Nataŝa kaj pliaj muzikistoj (poŝtelefona projekto)

Landoj 16-a Kantoparado.PNG 31,1 kB









Venis al la 16-a Kantoparado entute 44 homoj, kiuj parte aŭ la tutan tempon ĉeestis. Krom la klubanoj venis homoj el 20 landoj (Belgujo, Italujo, Kongo Kinŝasa, Svedujo, Slovakujo, Kroatujo, Britujo, Hungarujo, Luksemburgo, Ukrainujo, Bulgarujo, Svislando, Pollando, Francujo, Argentino, Litovujo, Ĉeĥujo, Usono, Brazilo kaj Germanujo). Entute voĉdonis poste 35 homoj.

Foto: ©  "Christina Dichterliebchen zupft." by wolfgraebel is licensed under CC BY-NC-ND 2.0 

Aldonaj informoj:
 
Dosieroj
Registritaj prezentoj

Resuma filmo de la 16-a Kantoparado

Jen vi povas spekti la resuman filmon pri ĉiuj naŭ kantoj, kiuj estis ludataj en la 16-a Kantoparado. Dankon al Paŭlo de la Verda Stacio!

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉