Esperanto-Plaĝo en Hispanio, Jaro 2
NULIGITA pro la kronviruso
Tre, tre, tre intensa, aktiva kursaro de Esperanto apud la tre bela plaĝo de Cullera (Valencio), Hispanio. Pli ol 250 horoj da lecionoj. Kurso-kotizo 380 eŭrojn, 61 tagoj. Loĝado apud plaĝo. Loĝejo kun kuirejo, dormoĉambro, salono, balkono ĉe maro, 400 eŭrojn monate.

InternaciaKurso

Esperanto-Plaĝo, 2a Jaro

Plej intensa, aktiva, 61-taga, Esperanto-lernado en Hispanio.


LOKO:

Cullera, Hispanio.  Apud Valencio, sur la marbordo.  Cullera estas
la ĉefa, tre populara, marborda ferio-loko de la regiono Valencio 



DATOJ

De la unua de aprilo ĝis la 31a de majo, 2020.

KIEL ATINGI: 

Facile, unue al la Valencia Internacia Flughaveno. Poste, rekte per metroo al la stacidomo Valencia Nord. Poste, en la sama stacidomo, prenu la trajno al Cullera, 36 minutoj. Trajnoj ĉiuj 15, 30 minutoj.

LOĜEJO:

Apudplaĝa en la loĝejaro EL PRADO. Tipa loĝejo: dormoĉambro, salono, balkono, kuirejo, banĉambro kaj vestaĵo-lavejo. Prezo: en 2019, 200 eŭrojn ĉiumonate se du loĝantoj. (400 eŭrojn por privata loĝejo).

MANĜADO:

Vi povas kuiri en via loĝejo. Supermerkato je 8 minutoj piede. Prezoj en Cullera estas multe pli malaltaj ol en Madrido, Barcelono, Parizo, ekzemple. En restoracioj la tagmanĝo en Cullera okazas inter la 13:00 kaj la 16:00.

KURSO-ENHAVO:

Aprilo, tre intensaj kursoj. Kvar horojn matene, de la 9;00 ĝis la 13:00. Kvar horojn posttagmeze, de la 17:00 ĝis la 21:00. Paŭzoj ĉiŭhore. 

Majo: Kursoj nur 3 horojn ĉiutage, inter la 10;00 kaj la 13:00: Uzado de la lingvo. Literaturo, UNESKO-Kuriero, Filmoj.

KURSO-KOTIZO:

Por la dumonata kurso estas entute ĉirkaŭ 250 kursohoroj,
kaj la kursokotizo estas *380 eŭroj por la du monatoj*.  Nur gelernantoj
kiuj restos la tutan tempon estos akceptataj.

HISPANA LANDA KONGRESO

Hispana Landa Kongreso kaj Turismado: Ĉiuj kiuj volas povas
ĉeesti la HEF Landan Kongreson en norda Hispanio, urbo Camillas, de la 30a de aprilo ĝis la 4a de majo. Tion ni aranĝos surloke en Cullera dum Esperanto-Plaĝo.

POR ALIĜI:

Simple kontaktu Dennis Keefe de la Esperanto-Asocio de Valencia, Hispanio, ĉe keefeinchina@gmail.com Pagu 100 eŭrojn por rezervi. Pago la reston surloke.




📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

keefeinchina(ĉe)gmail.com
Edificio EL PRADO, sur la plaĝo RACO, 46400, Carrer Jaume Roig, 2

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureDennis Keefe