Zamenhofa Tago en madrida regiono
11:00 - 17:00 (MET)
Eŭropo/Madrido
Elekti horzonon
Ni kunvenos en Fuenlabrado, en la sidejo de la Fuenlabrada Esperanto-Ligo

Loka

Esperantistoj de la Madrida regiono kunvenos por festi la Zamenhofan Tagon.

La loko estos la sidejo de la Fuenlabrada Esperanto-Ligo, tre ampleksa, kaj facile alirebla el la ĉefurbo aŭ aliaj lokoj, ĉar ĝi troviĝas je 300 m de la haltejo "Fuenlabrada Central" de RENFE kaj metroo. Ĝi troviĝas ene de la C.E.P.A. "Paulo Freire" kiu konsistas el kvin konstruaĵoj. Oni devas eniri ĉe Av. de las Naciones, tra la pasejo por aŭtoj kiu kondukas al interna parkejo. Ĉiukaze, je la 10:45 iu kun verda flago gvidos homojn el la stacio ĝis la sidejo. Notu la kontaktan telefonnumeron: 647669726.

Programo estas ankoraŭ pretigata. Ĉiukaze, ĝi inkludos komunan tagmanĝon, sed atentu! se vi intencas partopreni la tagmanĝon, bv informi sufiĉe antaŭe per la retadreso madrid@esperanto.es por kalkuli kiom da homoj partoprenos.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto.es/mel/
madrid(ĉe)esperanto.es
Calle Creta 2

Interesiĝintoj

Administranto