Tema diskutado kaj Ateliero – 188: Steloj kaj ni: de mitoj al moderna scienco.
Kunveno/Evento
photo_2026-02-28_19-17-01.jpg114 kB
Ekde la plej fruaj tempoj la homo rigardis la ĉielon kiel mapon de signifoj. Dekomence per mitoj kaj astrologio, poste per astronomio kaj astrofiziko, homaro strebas malkovri la enigmojn de la Universo kaj nia ligo kun astroj. Tiun temon ni diskutos hodiaŭ, kaj poste faldos la modelon de dekradia Stelo Carolina, verkita de esperantisto el Argentino, Maximiliano Ortiz. Kaj instruota de la aŭtoro mem.