SEP-8: Somera Esperanto-Perfektigo
Du 1-semajnaj lingvokursoj en Herzberg kun tuttaga uzo de Esperanto

Kurso

6 instruhoroj ĉiutage en etaj grupoj laŭ niveloj A1-A2, B1-B2, C1-C2, tuttaga uzo de Esperanto en ĉiutagaj situacioj. Gramatika perfektigo, akiro de vasta vortprovizo por stabila lingouzo, rakontado, diskutado. Evoluigo de ĉiuj kapabloj: legado, skribado, aŭskultado, parolado/konversaciado. Post la lecionoj kulturaj-turismaj programeroj, rigardado de la Esperanto-urbo Herzberg am Harz, vizitoj, ekskursoj al la plej belaj lokoj en la regiono, filmoj, muziko, libertempaj aktivaĵoj, kantado, manlaborado. 
Favorpreza tranoktado en la Esperanto-Centro aŭ en proksimaj feriodomoj, hoteloj. En la Esperanto-ĝardeno eĉ tendumado eblas. Komuna pretigo de manĝaĵoj, komuna manĝado laŭ interkonsento. 
Kurskotizo: 170€/1 semajno, 290€ por 2 semajnoj. Rabatoj por asociaj membroj, studentoj, pensiuloj, ktp. 
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj