🖥 37a Printempa Semajno Internacia (PSI)
La paska renkontiĝo por la tuta familio - ĉi-jare virtuala

Internacia

PSI estas ĉiujara granda internacia renkontiĝo por la tuta familio dum unu semajno ĉirkaŭ pasko. En 2021 ĝi bedaŭrinde ne okazos fizike kiel planita en unu el la plej modernaj junulargastejoj de norda Germanio, en la junulargastejo de Braunschweig [braŭnŝvajk].
 
Anstataŭe la PSI-teamo decidis organizi 3-tagan virtualan PSI-renkontiĝon uzante la Zoom-konferencilon
  • de la 2-a de aprilo 2021 ĝis 4-a de aprilo 2021

  • ĉiutage de 10:30 ĝis 18:00 okazos manlaboro, diverstemaj prelegoj kaj koncerto(j) kaj ekde 20:00 trinkejo/babilejo kun ludoj

Pliajn informojn (programerojn ktp.) vi trovos ĉi-tie aŭ sur nia paĝaro: https://psi.esperanto.de/2021/

Aliĝo NE necesas, simple partoprenu. Partopreno estas tute senkosta - tamen ni petas tiujn, kiuj ŝatas la programon aŭ la ideojn, donaci tiom, kiom vi pensas, ke la renkontiĝo/evento valoras, por subteni tiun PSI-eton kaj la Germanan Esperanto-Asocion. 
 
bankkonto de GEA: IBAN DE 84 5085 1952 0040 1146 05 / BIC-kodo HELADEF1ERB
Se vi volas pagi per PayPal, bonvolu kontakti nin.
 
Nepre ĝiru kun titolo: «PSI 2021 donaco»
 
Partopreni vi povas uzi la ligilon https://zoom.us/j/98093899307 - kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto.
 
Kiel komunikilo dum la PSI-eto en kazo de ĉefaj teknikaj problemoj ni uzas la mesaĝilon Telegram. Ni urĝe rekomendas por la partoprenantoj instali aŭ la Telegram-apon aŭ la Telegram-programon por vindozo kaj poste fariĝi membron de la Telegram-grupo PSI-babilado uzante https://t.me/PSI_babilado.


provizora programo 
vendredo 02.04.2021 
10:30 h 
Bonvenigo kaj interkonatiĝo
mallonga enkonduko/plano por 2022 kun klarigoj pri la junulargastejo Braunschweig
 
11:00 - 12:30 h
Zoja
Origamio – ni faldos gratulajn kartojn
bezonataj materialoj: origamipapero en la grandecoj 20x20; 15x15; 10x10 cm, tondilo, akra tranĉilo, gluaĵo kaj dika papero por kartoj
 
malgranda ripozo
 
12:45 - 14:15 h
François Hounsounou
La agrikulturo : diversaj produktoj en Benino
La agrikulturo estas la unua monfonto en Benino. Ĝi reprezentas 70% el la aktiva popolo. Benino estas la unua produktanto de kotono en la okcidenta Afriko.
 
Paŭzo

14:30  - 16:00 h 
Christoph Frank              
Voĉlegado kia ĝuo 
La kurso por ĉiuj, kiuj emas voĉlegi
Kiel vivigi la tekston? Kiujn teknikojn oni uzu por kapti la atenton de la aŭskultantoj? 
Kion fari por trejni sian voĉon? 
Kunhavu tekston (kelkajn frazojn) el via plej ŝatata esperantolibro. Krome estas bezonata skribmaterialo kiel papero kaj krajono. La kurso direktas sin al ĉiu amuziĝemulo ekde 10 jaroj.
 
16:15 - 17:45 h
André-Christian Weber 
Vojaĝo al kaj tra Islando kaj kelkaj impresoj de UK en Rejkjaviko
Somere 2013 mi komune kun mia filo Johannes ŝipvojaĝis al Islando.Tie ni unue elektis la nordan itineron kaj vizitis la akvofalon Dettifoss, geotermian regionon kaj la Mývatn-lagon.
Dum UK mi renkontis longtempajn geamikojn kaj konatiĝis kun pliaj gesamideanoj
 
manĝopaŭzo
Betti Maŭl 
La Asocio Nova Familio en Goma, Kongolando

prezento pri la sekvonta PSI 2022 en Brunsvigo
 
20:00 h 
Betti + Klaas
TABUo
ludvespero kun Betti kaj Klaas
Ligilon nur por la ludo "TABUo":
 
https://us02web.zoom.us/j/82075965818?pwd=S1hXTFN1SEF0a0ZHVHN3b0JXMHN1Zz09

Pasvorto: TdumPSI.
 
poste aŭ samtempe
Helmut Klünder 
Trinkejo kun iom da alkoholo ;-)
 
Paŭla & Heike
Gufujo kun ludoj 
babilejo

ekde 22:30
Klaas Dijkstra
prezentado de la filmo: "LA POŜTISTO" (IL POSTINO, Italio, 1994)
La poŝtisto Mario vivas sur insulo kie la ekzilita poeto Pablo Neruda venas loĝi. La insulanoj tre entuziasmas pri tio. Ĉiutage Mario biciklas al la fora domo de Neruda por liveri la multajn leterojn. Mario rimarkas, ke la poeto ricevas multajn leterojn de virinoj, do li ankaŭ volas fariĝi poeto.
Bonvolu uzi la saman ligilon, kiel por la ludo TABUo (vidu supre)


sabato 03.04.2021
 
10:30 Ralf
malfermo de la ĉambro
 
11:00 - 12:30
Nicky Janssen
Manlaboro
bezonataj materialoj: lano, bunta kaj blanka papero, perloj, gluaĵo, krajonoj, tondilo, kartonaj skatoloj
Zoja Haumer
origamio
bezonataj materialoj: origamipapero en la grandecoj 20x20; 15x15; 10x10 cm, tondilo, akra tranĉilo
 
paŭzo
 
12:45 - 14:15
Paŭla Weil
Ĉiu tago por la estonteco
Fotoprelego pri la etaj aferoj, kiujn ĉiu povas fari facile por protekti nian medion, klimaton kaj estontecon
 
Paŭzo
 
14:30  - 16:00
Amri Wandel     "La misio: Marso" !infantaŭga prelego!
Marso, la ruĝa planedo, ade ekcitis la homan fantazion. Por la antikvaj grekoj kaj romianoj ĝi estis la dio de milito, en la moderna spac-misia epoko ĝi fariĝis la plej esplorata planedo. Amri rakontos pri la pasintaj misioj, kaj aparte pri la lasta misio, Perseverance, kiu alvenis antaŭ unu monato, kun ambiciaj celoj: esplori la eblojn por estonta homa setliĝo sur Marso, kolekti specimenojn de rokoj por resendado al la Tero, kaj serĉi spurojn de antikva vivo.
 
Paŭzo
 
16:15 - 17:45
koncerto de Jomo
UNUA parto !
amuziĝu kaj dancu kun ni ! (30 min.)
 
Andreas Diemel
la novaj ligoj tra Europo - noktaj trajnoj
 
koncerto Jomo
DUA parto !
amuziĝu kaj dancu kun ni ! (30 min.)
 
manĝopaŭzo
Betti Maŭl
La Asocio Nova Familio en Goma, Kongolando

François Hounsounou, Benino
dekjara Agado de Afrika Centro Mondcivitana/ACM Benino
Estas neregistara organizo ,kiu havas du celojn: la socialan laboron kaj la instruadon de Esperanto.

prezentado pri la sekvonta PSI 2022 en Brunsvigo
 
20:00
Heinz-Wilhelm Sprick
ludo "nur unu" "just one"
Ĉu vi ŝatas ludi? Post la salutado ni ŝatas ludi kun vi en malgrandaj teamoj la vortludon "Just one" ("Nur unu"). Ĝi estas facile klarigebla. Unu el ĉiu teamo devas diveni, kaj la aliaj devas klarigi la vorton per nur unu alia vorto. Sed vi atentu: vi ne skribu la saman vorton, kiun ankaŭ eble skribus via teamano. Rajtas esti montrataj al la divenanto nur tiuj vortoj, kiuj estis skribitaj "nur unu"-foje.
!!Bonvolu prepari paperojn kaj dike kaj bone legeble skribantan skribilon.!!
Ligilon nur por la ludo "nur unu":
https://us02web.zoom.us/j/851458747 
- kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto.
 
Poste aŭ samtempe
Helmut Klünder
trinkejo kun iom da alkoholo ;-)
 
Paŭla Weil & Heike Buhr
gufujo kun ludoj 
babilejo

dimanĉo 04.04. 2021
 
10:30
Ralf
malfermo de la ĉambro
 
11:00 - 12:30
Nicky Janssen
Manlaboro
bezonataj materialoj: lano, bunta kaj blanka papero, perloj, gluaĵo, krajonoj, tondilo, kartonaj skatoloj
Zoja Haumer
origamio
bezonataj materialoj: origamipapero en la grandecoj 20x20; 15x15; 10x10 cm, tondilo, akra tranĉilo
paŭzo
 
12:45 - 14:15
Roland Schnell
La vivo, agado kaj verkoj de d-ro Kliemke
La planita loko de PSI por 2021 en Braunschweig memorigas pri evento en la jaro 1911. La lerneja, ekonomia kaj milita elito de la duklando estis oficiale invitita de la duko
al prelego pri Esperanton en la granda halo de la kastelo.Preleganto estis d-ro Ernst Kliemke de Berlin.Li argumentis malpli lingve, kiel la kutima propagando en tiu tempo,
sed el la spertoj de internacie aktiva komercisto.
https://esperanto.berlin/kliemke-kompleta/kliemke-prelego-dum-psi-2021/
 
Paŭzo
 
14:30 - 16:00
Bertilo Wennergren
Revizado de PIV
Laprelego temos pri la nun okazanta reviziado de PIV, cele al nova eldono post
kelkaj jaroj. Pri tio nun laboras teamo sub mia gvidado en reta
kunlaboro pere de redaktejo, kiun mi programis. Mi rakontos pri la
ŝanĝoj, kiujn ni planas, kaj pri la labormetodo. Se la teĥniko
permesos, mi demonstros la redaktilon, kiun ni uzas.
Kaj kompreneble mi volonte respondos demandojn
 
Paŭzo
 
16:15 - 17:45
Christoph Frank              
prelego pri libroj: Mia mirinda avelujo
Mi ege ĝuas vagadi tra mia ĝardeno. Dum iu printempa vespero mi ankaŭ ĵetis rigardon al mia avelujo en la plej profunda angulo de mia tereno. Subite mi ekvidis kreskaĵojn inter ties branĉoj kaj folioj.
 
Estu invitata ekscii kiel mi malkovras figurojn en la naturo, ĵetu rigardon al kelkaj originaj figuroj de la bildlibroj, vidu kiel mi konstruis ilin kaj kompreneble ĝuu la enhavon de la bildlibroj!
 
Manĝopaŭzo
Betti Maŭl
La Asocio Nova Familio en Goma, Kongolando 
 
prezentado pri la sekvonta PSI 2022 en Brunsvigo
 
20:00
Klaŭs Rumrich
ludo "samopiniulo"
Kion ankaŭ pensas la alialj ludantoj?
 
Poste aŭ samtempe
Helmut Klünder
trinkejo kun iom da alkoholo ;-)
 
Paŭla Weil & Heike Buhr
gufujo kun ludoj 
babilejo


Inf.: Ralf kaj Zoja HAUMER, rete: ralf.haumer[ĉe]esperanto.de .
Organizas: Germana Esperanto-Asocio, Katzbachstrasse 25, 10965 Berlin, Germanio.

Dosieroj
Registritaj prezentoj

2021 Christoph Frank - La Mirinda Avelujo

Mi ege ĝuas vagadi tra mia ĝardeno. Dum iu printempa vespero mi ankaŭ ĵetis rigardon al mia avelujo en la plej profunda angulo de mia tereno. Subite mi ekvidis kreskaĵojn inter ties branĉoj kaj folioj. Estu invitata ekscii kiel mi malkovras figurojn en la naturo, ĵetu rigardon al kelkaj originaj figuroj de la bildlibroj, vidu kiel mi konstruis ilin kaj kompreneble ĝuu la enhavon de la bildlibroj

2021 Bertilo Wennergren - Revizado de PIV

Prelego pri la nun okazanta reviziado de PIV, cele al nova eldono post kelkaj jaroj. Pri tio nun laboras teamo sub mia gvidado en Reta kunlaboro pere de redaktejo, kiun mi programis. Mi rakontos pri la ŝanĝoj, kiujn ni planas, kaj pri la labormetodo. Se la teĥniko permesos, mi demonstros la redaktilon, kiun ni uzas. Kaj kompreneble mi volonte respondos demandojn