Matenkafo de TEK - kun Fritz
09:00 - 12:00
Ameriko/San_Paŭlo
Elekti horzonon
Prelego pri iu ajn temo, ŝercoj, kantoj, multe da babilado kaj Matenkafo (laŭvorta traduko de "café da manhã", brazila esprimo por matenmanĝo).

Loka

Taguatinga Esperanto-Klubo (TEK) okazigas "Matenkafo" ĉiun lastan dimanĉon de la monato (krom en decembro). Dum la renkontiĝo, oni trinkas kafon, sukojn, oni manĝas "pão de queijo" (tradukebla kiel pauĝikeiĵo aŭ fromaĝpano), sandviĉojn, kukojn, manĝetojn, oni aŭdas prelegon en Esperanto pri temoj kiel vojaĝoj, konferencoj, turismo, sano, religioj, lingvoj, kulturoj, oni kantas kantojn en Esperanto, oni festas naskiĝtagoj de la monato kaj ni multe babilas.

Je la 23a de februaro 2025, la preleganto estos Fritz, nia germana brazilano kiu esperantistiĝis ekde multaj da jaroj!
Li parolos kaj paroligos pri "Edukado kaj scienca evoluo"!
Informoj

www.instagram.com/tek.taguatingae...

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto
User profile pictureAndre Yosan