Atentu! Ekde nun la programo komenciĝas jam je la 19a horo.
Barmbeka knabo – tiel Helmut Schmidt (1918–2015) ĉiam nomis sin mem. Kiel senatano pri internaj aferoj de Hamburgo, li montris gvid-kapablojn dum la ŝtorminundo de 1962. De 1974 ĝis 1982 li estis Federacia Kanceliero de Germanio, kaj poste li fariĝis kuna eldonanto de la semajn-gazeto „Die Zeit”. Sian infanaĝon Schmidt pasigis en Barmbek, kaj en la lernejo li konatiĝis kun sia estonta edzino Loki. Ambaŭ ĉiam estis pasiaj ŝakludantoj. Ni sekvos la spurojn de Helmut kaj Loki Schmidt. Aliĝo ne necesas.
La kvartala gvidado piede tra Eilbek kaj Barmbek-Süd komenciĝas je la 19-a horo. Renkontiĝejo estas ĉe la stacio de la metroo U1 „Ritterstraße“, elirejo „Maxstraße“.