🖥 Aŭstralia kaj Nov-Zelanda virtuala kongreso kaj somerkursaro 2021
La plej granda ĉiujara evento de la landaj asocioj de Aŭstralio kaj Nov-Zelando, unuafoje tute virtuala

InternaciaKurso

Ĉiu tago estos disigita en 4 programajn sekciojn (laŭ Orienta Somer-Tempo, UTC-11):
  1. 11:00–13:00
  2. 14:00–15:30
  3. 16:00–18:00
  4. 19:00–21:00

Eminentaj esperantistoj de Aŭstralio kaj Nov-Zelando, kaj ĉirkaŭ la mondo, instruos kaj prelegos, inkluzive de Trevor Steele, Duncan Charters (prezidanto de UEA), Vinko Markovo (prezidanto de SAT), Mireille Grosjean (prezidanto de ILEI) kaj Humphrey Tonkin.

Kiel ĝi funkcios:

Ni uzos Jitsi (kiel uzita en Virtuala Kongreso de UEA) kaj/aŭ YouTube. Tiuj, kiuj aliĝos, estos sendataj ligilon al retpaĝo kun ligiloj al ĉiuj sesioj.

Unu interesa ideo estas, ke lokaj grupoj organizu ĉeestajn kunvenojn, kie ili povas kune partopreni, almenaŭ dum parto de la kongreso.

Kotizoj:

Membroj de AEA aŭ NZEA: Senpaga (tamen bonvole serioze konsideru kontribui per  mondonaco)
Ne-membroj: Pagu tion, kion vi povas, aŭ membriĝu al AEA kaj partoprenu senpage.

Pli da informo, kaj reta mendilo, ĉe:
aea.esperanto.org.au/eo/pri-ni/kongreso

12-esperantistoj.jpg 150 kB
(En la fotaro: Humphrey Tonkin, Mireille Gosjean, Trevor Steele, Duncan Charters, Marc Schmidt, Mara Molnja, Carlos Spinola, Emma Breuninger, Sandor Horvath, Franciska Toubale, Vinko Markovo, Helen Palmer)