Gebeneluksa Kongreso 2025
Komuna Germana kaj Beneluksa Kongreso

★ Internacia Evento
Kunveno/Evento

La Germanan Esperanto-Kongreson (GEK) okazigas la Germana Esperanto-Asocio ĉiujare. La Beneluksa Kongreso estas ĉiujara belga kongreso organizita de valonaj aŭ  flandraj esperantistoj.
En 2025 belgoj kaj germanoj kunlaboras por okazigi Gebeneluksan Kongreson.

La kongresejo
Ni luis por vi la junulargastejon en 53937 Schleiden-Gemünd. Ĝi estas moderna, komforta kaj proksima al la naturo. Lernado kaj okazaĵloko, kiu fiksas tute novajn normojn, malfermiĝis en printempo 2020 en la populara loko de la malnova junulargastejo Schleiden-Gemünd.

Enmetita en valo riĉa je arbaroj kaj akvo en la Nacia Parko Eifel, la konstruaĵo kun sia impona ligna fasado kaj grandaj travideblaj fenestraj areoj perfekte miksiĝas en la ĉirkaŭan naturon. La junulargastejo estas unu el la atestitaj naciaj parkaj gastigantoj kaj tial estas la ideala bazstacio por multaj subĉielaj agadoj.

Kun 188 litoj en 56 ĉambroj, ĝi ofertas loĝadon por grandaj grupoj. Sep kunvenejoj por ĝis 245 homoj ofertas komfortajn kunveneblojn. Estas aliaj hotelaj litoj en la sama vilaĝo, kelkaj el kiuj estas je piedira distanco.

Programo
La programo estas ankoraŭ ellaborata, sed ni jam nun povas konfirmi plurajn programerojn. Interalie:
  • Koncertos por ni JoMo
  • Instruos Katalin Kováts kaj Sylvain Lelarge
  • Prelegos Pascal Dubourg Glatigny pri Militrakontoj
  • Gvidos Yves Nevelsteen atelieron pri Eventa Servo
  • Ni ekskursos per buso al Moresnet

Detalojn pri la programo kaj aliĝilon vi trovos en la kongresa retejo. Bonvenon!