Tria Skandinava Kongreso
Kunveturu inter Kopenhago kaj Oslo en ŝipa kongreso

Internacia

La skandinava kongreso okazos en Oslo kaj Kopenhago kaj surŝipe inter tiuj du urboj la finan semajnfinon de majo. 

Por tiuj kiuj enŝipiĝos en Kopenhagen, ĝi komenciĝos vendrede tagmeze la 27-an kaj finiĝos dimanĉe posttagmeze la 29-an. De Oslo, la programo komenciĝos sabate matene la 28-an kaj finiĝos lunde matene.  

Estos diversaj ekskursoj, prelegoj, diskutoj, distraĵoj kaj sociumado. Ĉefa gasto estos Orlando Raolo (Usono), profesoro pri ĥemio kaj estrarano de UEA, respondeca pri kulturo kaj kongresoj.

Eblos havi unulitan aũ dulitan kajuton. La kosto en du-lita kajuto inkluzive de ĉiuj manĝoj estas 1950 DKK/2600 NOK/2750 SEK.

Plenan programon kaj aliajn detalojn vi trovas ĉe www.esperantonordio.org.

Tre grave: Aliĝlimo la 5-an de aprilo!

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperantonordio.org
kongreso(ĉe)esperantonordio.org

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureBard Hekland