🖥 De 1 ĝis 10 (dum RETOSO)
21:00 - 22:30 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Tre amuza kaj paroliga ludo kiu pli kaj pli ludatas en renkontiĝoj.

Kunveno/Evento

https://us02web.zoom.us/j/85127409929?pwd=VIBcmhC2l

Ludo: De 1 ĝis 10 LUDO (originala nomo Top Ten)

estas kunlabora ludo de la franca luddezajnisto Aurélien Picolet, kiu estis publikigita en 2020 en Francio kaj 2022 estis la ludo de la jaro en Germanio.

En nia versio la ludantoj provas respondi demandojn aŭ taskojn de la ludgvidanto sur skalo
de 1 ĝis 10
kaj poste ĉiuj kune provas meti la respondojn en la ĝusta ordo, kio kaŭzas ofte miron, surprizon kaj multe da ridado.

Ekzemplo:
Vi devas trairi la Saharon. Kion vi kunportas?
De (1)Tio tute ne helpos! ĝis (10) Tiel mi certe travivos!

eblaj respondoj:
Respondo por 1: Sakon da sablo
Respondo por 10: Feinon kiu povas plenumi ĉiujn miajn dezirojn.
Respondo 5: 5 litrojn da akvo
...

Venu amuziĝu kun ni!

Ekzemplo:

image.png 105 kB


📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

tomanjoarto(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureBetti Maul