🖥 Kunveno de la londona Esperanto-klubo
19:00 - 20:00
Eŭropo/Londono
Elekti horzonon
Reta prelego dum unu horo

InternaciaLoka

Prelego de bona esperantisto pri variaj temoj.

Georgo Handzlik: "radio Bielsko"

Georgo Handzlik, konata inter samideanoj ĉefe kiel esperanta kantisto kaj aktoro, en profesia vivo estas entreprenisto. Post koncert-vojaĝo tra Francujo kaj falo de komunismo en Pollando li fondis unu el la absolute unuaj privataj libroeldonejoj en la lando. Li posedas prosperan grupon da lokaj radioj en Pollando. 

Li kutimas diri: mi ne povus imagi pri tio sen Esperanto, kiu ŝanĝis mian tutan vivon, akompanis min sur ĉiu vojo, ankaŭ komerca kaj helpis al mi realigi miajn revojn.

Aŭskultu rakonton de la verda entreprenisto, esperanta bardo kaj aktoro Georgo Handzlik.

Se vi volas partopreni, sendu mesaĝon al ni kun via retadreso por ke ni sendu al vi vendrede la ret-adreson sur kiun vi klaku por partopreni; vi troviĝos en virtuala ĉambro kaj povos paroli kun aliaj esperantistoj.

Ni ankaŭ strebas registri/kapti la prelegon kaj la postan demand/diskut-sesion. Vizitu nian jutuban kanalon.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto.org.uk/lek/lek.htm
lek.sekretario(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto