🖥 Pasporto al la Tuta Mondo, Leciono 1 -- Komencantoj, Dennis Keefe, Valencia Esperanto-Grupo,
13:00 - 14:30
Etc/UTC
Elekti horzonon
Leciono 1 el 16, Rigardo de kaj ekzercado pri la filmetoj "Pasporto al la Tuta Mondo"

Kunveno/Evento

LECIONO 1 el 16: Por komencantoj kaj falsaj komencantoj de Esperanto.  Ni unue, seninterrompe, spektos la filmetojn de Pasporto al la Tuta Mondo, filmo-kurso de Esperanto-USA.  Tio daŭros 30 minutojn.  Poste ni faros ekzercojn el la libro kiun Stefan MacGill verkis speciale por tiuj filmetoj.  La ekzercoj daŭros 60 minutojn.  Entute, do, daŭro de 90 minutoj.

Vi ne bezonos rigardi la filmon en antaŭa tago, sed vi povas fari tion se vi volas (Leciono 1, Filmo).  Vi ne bezonos rigardi la ekzercojn antaŭe.  Vi vidos ilin dum la leciono.  La materialo de Stefan MacGill estas tre bona kaj tre profunda.  Vi spertos tiajn belajn ekzercojn dum la leciono.

Zooma Kunvenejo:

https://zoom.us/j/6479924300?  pwd=c1pPVHNhdXFESTZGMUhXeHRNZ0hLZz09

Pasnumero (se bezonate): 601852

Sabate
UTC-hore: 13:00-14:30
Hispano-hore, Eŭropo-hore: 14:00 - 15:30
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto.kurso.valencio(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto