🖥 Legorondo de TEJO
13:00 - 14:30
Etc/UTC
Elekti horzonon
Membroj kaj patronoj de TEJO kunvenas por legi literaturon en la internacia lingvo.

Internacia

La legorondo de TEJO estas neformala, senpaga grupo sub la interesgrupo pri Kulturo, kiu kunvenas ĉiun monaton por priparoli literaturon verkitan en la internacia lingvo. Ĝi celas tiujn, kiuj jam bone komprenas la lingvon kaj sentas sin aŭ flua aŭ preskaŭ flua, sendepende de ties nuna legemo.

Ĝi ekzistas por ke junaj esperantistoj tra la mondo povu legi subtenataj de aliaj sen la normalaj baroj de legado en nia lingvo: elektado, kosto, kaj manko de apogo/klarigoj. Ĉiun libron elektas la gvidanto el libroj senpage alireblaj rete. Oni legos ĉefe originalan literaturon, sed ankaŭ tradukojn gravajn al la historio kaj evoluo de Esperanto.

La grupon gvidos Hanso Becklin, komisiito de TEJO pri Kulturo kaj konata instruisto de Esperanto.

Oni devas aliĝi por ricevi la Zoom-ligilon. Alklaku ĉi tie por aliĝi.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉