Oni praktikas meditadon, faras ekskurson al vizitinda loko, spertas korean kulturon, konatiĝas kun ŭonbulismo kaj tiel plu.
Internacia
Informofolio_2021_IERM.pdf1,95 MBEsperantista Asocio de Ŭonbulismo (EAŬ)
ekde 2006 okazigas internacian meditadon, en kiu oni praktikas meditadon, faras ekskurson al vizitinda loko, spertas korean kulturon, konatiĝas kun ŭonbulismo kaj tiel plu. Pasintjare ne eblis okazigi ĝin pro la kronvirusa pandemio. Ĉi-jare EAŬ aranĝos la meditadon kaj reale kaj virtuale.
1. Kiam: 2021 novembro 18 (ĵaŭdo) - 21 (dimanĉo)
2. Kie: ŭonbulana templo Hansil en Deguo, Koreio
3. Enhavo: meditado, ekskurso, prelegoj
4. Kotizo: 100 000 ŭonoj por reala ĉeesto kaj senpage por virtuala ĉeesto