Esperanto-Plaĝo, Hispanio, Jaro 2
Tre, tre intensa kursaro de Esperanto, 8 horojn ĉiutage, dum 61 tagoj! Ideala por novaj gelernantoj, sed ankaŭ por progresantoj, kaj eĉ por lingvo-instruistoj.

InternaciaKursoAnonco

Ĝis nun jam aliĝis 5 homoj el Hispanio, Francio, kaj Ĉinio.  Restas nur UNU studo-loko, prefere por alilandano por havi plej vastan internaciecon. Organizanto kaj ĉi jara kursgvidanto Dennis Keefe, kontaktebla per keefeinchina (ĉe) gmail.com

Kurso-Kotizo

400 eŭroj por la tuta, 61-taga periodo.  100 eŭroj por rezervo-pago, kaj 300 eŭroj ĉe la komenco de la studo-periodo, surloke en Cullera 

Kurso-Loko, Lando kaj Urbo:

Hispanio, apud Valencia, en la marborda urbo, ferio-urbo nomata Cullera.

Kurso-Loko, Loĝejo:

Por gelernantoj: En la ĉe-plaĝa loĝejaro nomata EL PRADO.  Loĝejo, por 1 aŭ 2 lernantoj, konsistas el dormoĉambro, kuirejo, banĉambro salono, kaj balkono ĉe maro. Prezo: 980 eŭroj por la dumonata kursoperiodo.

Por gastoj: en ajna loĝejo, krom El Prado, en Cullera. Estas centoj da ebloj. Bonvolu rigardi la kvin-lingvan retejon de la agentejo ALQUITUR de Cullera: www.alquitur.es.  Eblas rekte kaj facile mendi loĝejon tie.

Kurso-Kalendaro

De la 1a de aprilo ĝis la 31a de majo, 2023, do 61 tagoj entute.  En aprilo, lecionoj ĉiutage krom dimanĉe.  En majo lecionoj nur lunde, marde, merkrede kaj ĵaŭde por doni liberan kaj ekskurso-tempon.

Kurso, Lecionoj, Horaro

En aprilo: matena sesio de kvar horoj (inter la 9a kaj 13a), kaj posttagmeza, vespera sesio de kvar horoj (inter la 17a kaj 21a), do entute okazas ok horojn da lecionoj en ĉiu tago.

En majo:  por lecionoj: nur matena sesio inter la 9a kaj la 13a.  Posttagmeza kaj vespera tempo estas por hejmtaskoj: legado, skribado, aŭskultado, parolado-preparado.  Tiuj momentoj estas ankaŭ por ĝui la apudan plaĝon kaj maron, viziti kafejojn kaj restoraciojn, babili libere Esperanton, spekti lokajn feriojn, ktp.

Prezo-Resumo por 2 monatoj:

1)  Kurso-kotizo, 400 eŭroj.  2)  loĝejo, El Prado, 980 eŭroj (aŭ 490 se 2 gelernantoj kundividas la loĝejon)  3) Manĝoj,  proksimume 200 eŭroj, supermerkato piede facile atingebla.

Totalo por 2 monatoj, 61 tagoj: 400 + 490 + 200 = 1090  eŭroj se vi havas kundividitan loĝejon). Aŭ 400 + 980 + 200 = 1580 (se vi havas privatan loĝejon).

Vetero en Cullera, Valencio dum kurso-periodo. 

Kutime la averaĝa temperaturo ĉe la kurso-komenco estas maksimume 19C, minimume 11C.  Ĉe la kurso-fino estas maksimume 24C, minimume 17C.  Do, ĉekomence estas iom freŝe, kaj du monatojn poste, ĉefine, iom varme.

DAŬRIGOTA.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

keefeinchina(ĉe)gmail.com
Carrer Jaume Roig, 2

Interesiĝintoj

Administranto