🖥 🐀RB_Hameln: 🎶4-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago!
19:00 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Klubkunveno de la Ratkaptista Bando Hameln

InternaciaLoka

Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn!
Ĉar la Sumpfblume ankoraŭ estas fermita merkrede, ni renkontiĝas hodiaŭ nur virtuale per Zoom!

Detala programo:
20.01.2021:     19.00 horo virtuala kunveno per Zoom:     4-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago!
Vi havas la eblecon prezenti unu el viaj plej ŝatataj Esperanto-kantoj kaj post la prezentado ni voĉdonas kaj elektas la kanton de la tago.
Kantoparado - Christina Dichterliebchen zupft. by wolfgraebel is licensed under CC BY-NC-ND 2.0.jpg 299 kB
Reguloj:
- Entute estas prezentitaj 9 kantoj.
- Ĉiu povas sendi ĝis 24 horojn antaŭ la kunveno unu deziratan kanton (kun la ligilo ekz. al jutubo) al la adreso hameln@esperanto.de .
- Elektado dependas de la alventempo de la retpoŝto. Sed preferataj estas la deziroj de la klubaj membroj. Se venas pli da kantoj, ili povas esti ludataj en la sekva Kantoparado.
- Post la prezentado de ĉiuj kantoj (fare de la proponantoj) ĉiu partoprenanto en la virtuala Zoom-ĉambro rajtas voĉdoni (per ligilo al la paĝo de PollUnit, kiu aŭtomate kalkulas la voĉojn).
- Disdonado de poentoj: Ĉiu rajtas voĉdoni por 3 el la prezentitaj kantoj:
la kanto, kiu plej plaĉas al li/ŝi, ricevas 4 poentojn,
la sekva 2 poentojn
kaj por plia kanto li/ŝi rajtas doni ankoraŭ 1 poenton.
(Se tio ne plaĉas al vi, per PollUnit eblas disdoni viajn 7 poentojn ankaŭ alimaniere, ekzemple 4 por la unua, 3 por la dua, aŭ al sep kantoj po 1 poento, aŭ simile.)
- Post adicio de la poentoj ni ekscias, kiu estas la Kanto de la tago.
- La kantoj sur rango 1 ĝis 3 denove estos prezentataj en la sekva Kantoparado (ĉirkaŭ post 3 monatoj), kune kun 6 nove dezirataj, kaj ili povas esti reelektitaj maksimume 6 fojojn kaj poste denove proponita post unu jaro.
- Multan plezuron! 

La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09 . Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto .  Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hameln@esperanto.de

4-a Kantoparado Rezulto.PNG 1,06 MB
Proponoj dum la Kanto-Parado je la 20.01.2021:
1) Waltraut: 2:56 Haleluja - Manno Montanna (origine Leonard Cohen) https://www.youtube.com/watch?v=W8WVKE8OZeI
2) Inge: 4:13 Dankon - Jonny M. https://www.youtube.com/watch?v=wJvcnKVEi34
3) Julia: 3:55 Junaj idealistoj - Dolchamar (Albumo "Rebela sono") https://www.youtube.com/watch?v=_jTTwQNwpVo
4) Klaus B.: 3:55 La lamento de la tero – Manŭel Rovere + Mariusz Domaszewicz https://www.youtube.com/watch?v=csRwraS5_lk
5) Federico: 2:59 Jen –  intErna idEo https://youtu.be/lCJzGF86Mow
6) Anjo: 4:51 Jen flirtas rev‘ – Anjo Amika https://www.youtube.com/watch?v=wvunkp2Sfqg
7) Paula: 4:00 Sonon de la viv‘ – Jonny M. https://www.youtube.com/watch?v phai_iXtjB0
8) Eva: 3:47 La espero – Asorti La Esperanto-himno (WMA-datumo)
9) Paŭlo QL: 3:32 La vivo rozas – Joëlle Rabu (origine Edith Piaf) https://www.youtube.com/watch?v=dHPQl-nOrUQ

Rezultoj kaj statistikoj de la voĉdonado estas videblaj ĉi tie:
https://pollunit.com/de/polls/bpyrf5genn41tzj1alsilw kaj https://pollunit.com/de/polls/bpyrf5genn41tzj1alsilw/evaluations
Poentoj 4-a Kantoparado.PNG 32,2 kB
Venkintoj post la voĉdonado (27 partoprenantoj) kaj venontan fojon denove ĉeestos:
1-a rango kun 38 poentoj: La vivo rozas – Joëlle Rabu
2-a rango kun 31 poentoj: Jen flirtas rev‘ – Anjo Amika   
3-a rango kun 25 poentoj: Haleluja - Manno Montanna

4-a Kantoparado Landoj.PNG 45,7 kB
Foto: ©  "Christina Dichterliebchen zupft." by wolfgraebel is licensed under CC BY-NC-ND 2.0 

Aldonaj informoj: 
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto.de/eo/enhavo/hameln...
hameln(ĉe)esperanto.de

Interesiĝintoj

User profile pictureHeinz-Wilhelm Sprick


User profile pictureJulia Noe


User profile pictureAnjo Amika

kaj pli...

Administranto