Kultura Tago en Woudrichem
10:30 - 20:00 (MET)
Eŭropo/Amsterdamo
Elekti horzonon
Woudrichem estas malgranda fortikaĵo en Nordbrabanto ĉe la rivero Merwede.

Internacia

Nia membro Jorien Captein loĝas en tiu ĉi bela urbeto. Ŝi bone konas ĝin. La tago estas organizata de membroj de Esperanto Nederland: Jorien Captein, Smaranda Tintu, Korine Cheizoo kaj Loes Demmendaal.

Aliĝilo: Culturele dag | Kultura tago (esperanto-nederland.nl)

 PROGRAMO: 
 | 10:30 - 11:00 | Akcepto ĉe lunĉokafejo “Gewoon Ploon” kun kafo, teo kaj torto
| 11:15 - 13:00 | Promenadoj tra Woudrichem aŭ:,
Traduki poemojn en Esperanto sub gvido de Karina Scharff.
| 13:00 - 14:00 | Lunĉo en“Gewoon Ploon”
| 14:00 - 15:00 | Vizito de la Muzeo pri Fiŝkaptado kun ĉiĉeronado
| 15:00 - 15:30 | Koncerto de la muzikgrupo KAJTO
| 15:30 - 16:00 | Paŭzo kun kafo kaj teo en “Gewoon Ploon”
 | 16:00 - 17:00 | Dua parto de la koncerto de KAJTO en “Gewoon Ploon” ….. kaj fino de la           programo
 | ekde 18:00 uur | laŭvole komuna vespermanĝo je propra elspezo (nepre aliĝu antaŭ la 10 de junio)
 
 Ĉi-jare ni finfine povas denove organizi kulturan tagon kaj renkontiĝi persone! Tiu ĉi tago, organizata far kelkaj volontuloj de la asocio Esperanto Nederlando, okazos en la pitoreska Woudrichem, kiu situas en la Land van Heusden en Altena. Woudrichem estas malgranda fortikaĵa urbo en Nordbrabanto ĉe la rivero Merwede, kie Maas kaj Waal renkontiĝas. Sur la alia riverbordo estas Kastelo Loevestein. Ĝi jam havas urborajtojn ekde 1365. La fortikaĵoj ankoraŭ restas preskaŭ tute nerompitaj. Vivante apud la akvo, la homoj kutimis vivteni sin ĉefe per fiŝkaptado. Kaj do vizito de la Muzeo pri Fiŝkaptado certe estas programero. Same interesa estas promenado kun Esperanto-ĉiĉeronado, estas multaj aferoj spektindaj. La pramŝipo el Gorinchem alvenas meze en la historia urbeto. Simon Vinkenoog estis ĉi tie en 2006 kaj verkis poemon pri Woudrichem. La esperantistino Jorien, loĝanta ene de la fortikaĵoj de la urbeto kaj unu el la organiza teamo, tradukis la poemon. Jen la unuaj versoj: "Kion urbo lernas de siaj rajtoj Batalo por libereco por ĉiu civitano."
Dum la Kultura Tago eblas sub gvido de Karina Scharff mem traduki poemojn.

Posttagmeze okazas koncerto de la konata muzika duopo Kajto, kiu jam delonge kantas siajn proprajn kantojn en Esperanto. La grupo ĝuas grandan internacian famon.

Programo: komenciĝos je 10.30 h kaj finiĝos je 17.00 h, inkluzivas komunan lunĉon. Loko: lunĉokafejo "Gewoon Ploon" Hoogstraat 19 en Woudrichem.
Atingebla: per pramŝipo ekde Gorinchem, rapidbusoj el Utreĥto aŭ Breda, bicikle aŭ per aŭto. Propra pendolservo (post antaŭmendo) ekde haveno kaj bushaltejo!

Kotizo: programo kaj lunĉo € 15,-- . Ne-membroj pagas € 20,--. Krome: post la fino komuna vespermanĝo (fiŝo/viando/vegetara), prezo cirkaŭ € 25 (sen trinkaĵoj) mem pagenda surloke. Necesas mendi antaŭe. Aliĝilo: troviĝas en retpaĝaro https://esperanto-nederland.nl/ aŭ ĉe Smaranda: luminita.tintu@gmail.com Eblos aliĝi ĝis la 10 de junio. Pago: ĝiri € 15 aŭ € 20 en la konton NL 10 TRIO 0786 8441 67 de trezoristo Esperanto Nederland, Capelle aan den IJssel menciante "Kultura Tago Woudrichem" 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉