🖥 La 8-a Irana Esperanto-Kongreso
La 8-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-8) okazos ekde la 8-a de aprilo ĝis la 11-a de aprilo 2021 kun la ĉeftemo “Virtuala Mondo, Reala Espero”.

InternaciaLoka

Pasintjare la 7-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-7) estis inter la unuaj internaciaj Esperanto-kunvenoj, kiuj okazis virtuale. En IrEK-7 partoprenis 121 esperantistoj el 35 landoj, kiuj povis ĝui 25 prelegojn de fame konataj internaciaj esperantistoj kaj kelkajn art-programerojn.

Ĉi-jare, la 8-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-8) okazos ekde la 8-a de aprilo ĝis la 11-a de aprilo 2021 kun la ĉeftemo “Virtuala Mondo, Reala Espero”, kune kun la AMO-72 en la 10-a de aprilo ekde la 11:00-14:00 UTC, gvidate de Stefan MacGill.

Malavara donaco de MONATO al niaj karaj kongresanoj:
La maja numero de MONATO ekskluzive kaj senpage retpoŝte sendiĝos al ĉiuj kongresanoj flanke de nia fierinda kaj jam pli ol 40-jara "Internacia Magazino Sendependa"!


Por tuja aliĝo al la Kongreso (senpage), bv. skribu nur viajn nomon, landon kaj retpoŝt-adreson en https://www.espero.ir/eo/irek-8/

Ĝis nun, honorigis nin i.a. jenaj karuloj por prelegi kaj/aŭ salutmesaĝi en la IrEK-8:
Profesoroj Renato Corsetti, Duncan Charters, Probal Dasgupta, Ilona Koutny, Jose Antonio Vergara, Sean O Riain, Orlando Raola, Federico Gobbo, Dennis Keefe, Vincente Manzano-Arrondo (Viko), Kimura Goro C., d-ino Katalin Kovats, d-ro Alain Delmotte kaj ges-roj Anna Lowenstein, Chen Ji, Jérémie Sabiyumva, Emilio Cid, Ilia Dewi, Larysa Osadchuck, Trezoro Huang Yinbao, Betti Maul, Jung Yuro (Unika), Anna Striganova, Dima Ŝevĉenko, … Por vidi kiam kaj pri kio ili prelegos, bv. rigardu la daŭre ĝisdatigatan programon de la Kongreso en https://www.espero.ir/eo/irek-8/programo/.

Alir-informo:
La Kongreso okazos en Zoom kaj elsendiĝos vive ankaŭ en la jutuba kanalo de UEA (UEAviva):

1- Per Zoom:

Por eniri la virtulan lokon de la Kongreso en Zoom dum ĉiuj 4 tagoj de la evento, vi povas utiligi jenan alir-informon:
https://us02web.zoom.us/j/88104648985
Kunven-Identigilo (Meeting ID): 881 0464 8985
Pasvorto (Passcode): la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj

2- Per YouTube (Jutubo):
1.  Ligilo por la 1-a tago, ĵaŭde, la 8-an de aprilo: https://youtu.be/75UhgXfy4g4
2. Ligilo por la 2-a tago, vendrede, la 9-an de aprilo: https://youtu.be/7PwY6f1wMto
3. Ligilo por la 3-a tago, sabate, la 10-an de aprilo: https://youtu.be/RRM91QzRLLo
4. Ligilo por la 4-a tago, dimanĉe, la 11-an de aprilo: https://youtu.be/XGODyp1s4AY 

Ni elkore invitas ankaŭ vin partopreni en IrEK-8 per salut-mesaĝo kaj/aŭ prelego. La salutmesaĝo povas esti kelkminuta kaj la prelego ĝis 30 minutoj plus 15 minutoj por la probablaj demandoj-kaj-respondoj (entute 45 minutoj).

Kvarono de nia tuta tempo ekskluzive apartenas al distraĵoj, kiujn vi, la partoprenantoj de nia kongreso, prezentos!
Dum la 4-taga kongreso, je ĉiu horo – laŭ la UTC ekde la 7:00-19:00) – komenciĝos prelego aŭ ateliero, kiu kune kun la finaj demandoj-kaj-respondoj maksimume daŭros 45 minutojn. Do, post ĉiu prelego almenaŭ 15 minutoj estos en via dispono por:

• Deklami viajn ŝatatajn poemojn aŭ prozojn
• Kant(ig)i himnon, kanton aŭ kanzonon
• Gvidi korp-ekzercojn por refreŝigi ĉiujn
• Elsendi viajn ŝatatajn videoklipojn (muzikajn aŭ ne)
• …
• Kaj eĉ kun-meditadi dum tuta silento!



Ideale kaj laŭeble, vi povus sendi viajn kontribuaĵojn ankaŭ registrite videe por ke ni elsendu tion se kial ajn vi ne povis prezenti tion vive.

Se vi deziras kontribui per prelego, bonvole kiom eble plej frue kaj prefere ĝis la 5-a de aprilo, laŭeble:
  •  Diru al ni la titolon de via prelego  (via prelego ne nepre devas esti pri la kongresa ĉef-temo).
  •  Difinu vian preferatan daton kaj horon por la (viva) prezentado. Por elekti taŭgajn tagon kaj horon (prefere inter la 7:00-19:00 UTC) bv. rigardu al daŭre ĝisdatigata programo de la Kongreso en https://www.espero.ir/eo/irek-8/programo/.
  •  Sendu kelklinian klarigon pri la enhavo de via prelego
  •  Sendu kelklinian biografieton de vi
  •  Sendu ciferecan foton de vi

Kun koraj dankoj, salutoj kaj bondeziroj,
Irana Esperanto-Asocio (IrEA)

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj